Tikei
Tikei estas insulo en la Tuamotua arkipelo en Franca Polinezio. Tikei ne estas tipa Tuamotua atolo, sed aparta insulo. La insulo estas 3,9 km longa, 1,6 km larĝa, kaj havas (ter)areon de 4 km2. La plej alta punkto estas 3m super marnivelo[1].
Tikei | ||
---|---|---|
Satelita foto de la NASA | ||
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 14° 57′ S, 144° 33′ U (mapo)-14.95-144.553Koordinatoj: 14° 57′ S, 144° 33′ U (mapo) | |
Longo | 3,9 | |
Larĝo | 1,6 | |
Areo | 4 km² | |
Plej alta loko | 3 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Geografie Tikei estas parto de la Insuloj de reĝo Georgo (Îles du Roi Georges) subgrupo, kiu inkludas Ahe, Manihi, Takapoto, Takaroa kaj Tikei.
Tikei estas neloĝata. Antaŭe estis homa loĝado kaj la ĉefvilaĝo estis nomata Tereporepo. La plej proksima insulo estas Takapoto, kiu situas 73 km nordokcidenten. Tikei estas malmulte esplorita.
Historio redakti
La unua registrita eŭropano kiu alvenis sur Tikei estis la nederlanda maristo Jacob Roggeveen je la 18-a de majo 1722. Li nomis la insulon "Carlshoff".
La rusa maristo Otto von Kotzebue venis al Tikei en 1816. Li nomis ĝin "Romanzov", laŭ la ĉefsponsoro de la ekspedicio.
Administracio redakti
Tikei apartenas al la komunumo Takaroa, kiu konsistas el la insuloj Takaroa, Tikei kaj Takapoto.
Referencoj redakti
- ↑ Dahl, prepared by the International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, Commission on National Parks and Protected Areas ; in collaboration with the United Nations Environment Programme; based on the work of Arthur Lyon. (1986) Review of the protected areas system in Oceania, 1986‑a eldono, Gland, Switzerland: IUCN, p. 203. ISBN 2880325099.