Tilapio estas la komuna nomo de preskaŭ cento da specioj de fiŝoj el familio cikledoj el la tilapiena cikleda tribo. Tilapioj estas ĉefe fiŝoj el nesala akvo, kiuj loĝas ĉe neprofundaj rojoj, lagetoj, riveroj kaj lagoj, kaj malpli komune troviĝas en saleta akvo. Historie, ili estis de granda gravo por manfiŝkaptado en Afriko kaj Levantenio, kaj estas de pliiĝanta gravo en akvokulturo. Tilapioj povas iĝi problema invada specio en novaj varmakvaj habitatoj, ĉu intence ĉu akcidente enmetitaj, sed ĝenerale ne en moderklimatoj, ĉar ili ne kapablas survivi en pli malvarmaj akvoj sub ĉirkaŭ 21 °C.

Tilapia123.JPG
Pelmatolapia mariae

Historio redakti

Specioj redakti

 
Niltilapioj, Oreochromis niloticus.

Noto : Certaj specioj havas plurajn nomojn.

Ekonomio redakti

Tilapiaĵo estas produktata preskaŭ ĉiam per industriaj amasbredejoj, situantaj ĉefe en Ĉinujo, Indonezio, kaj Egiptujo. Ankaŭ Usono konsumas multe da tilapiaĵo, sed malmulte bredas, ĉefe ĝi importas tilapiaĵon el Ĉinujo.[4] Usona konsumado de tilapiaĵo iam estis malofta, sed eksplodis inter 2000 kaj 2010. Post 2014 ĝi malrapide malkreskas.[5] Dum la pinto de la furoro la ŝtataj malliberejoj de Koloradio bredis tilapiojn en klimato tro malvarma por kutimaj metodoj uzante malliberulojn sen la normalaj laboraj rajtoj kiel laboristojn. Tilapiaĵo estas malmultekosta, sed la produktadaj kondiĉoj ofte estas kritikataj.[6]

Ekologio redakti

Tilapioj estas portitaj de homoj en preskaŭ ĉiun tropikan kaj subtropikan regionon de la mondo por akvokultura bredado, sporta kaptado, kaj aliaj celoj, kaj ili ofte eskapas sian malliberon. Ĉar ili estas grandaj, rapide kreskantaj kaj rapide reproduktiĝantaj fiŝoj kaj kapablas vivi en malfavoraj kondiĉoj, ili rapide establas populaciojn en novaj habitatoj. Ili ofte minacas indiĝenajn fiŝojn per konkurado kaj metas turbidon en la akvon per fosado. Ekologiaj damaĝoj pro enporto de tilapioj estas konstatitaj interalie en Aŭstralio, Filipinoj, Ĉinujo, Barato, Latinameriko, kaj Usono.[7][8][9][10][11] La usona ŝtato Nevado malpermesas vendadon de vivaj bluaj tilapioj.[12]

Sano redakti

Kiel aliaj industrie bredataj bestoj, tilapioj estas ofte trafataj de epidemiaj malsanoj, interalie streptokokoj, la tilapia laga viruso, kaj la tilapia malgrandviruso. Alia ofta kaŭzo de amasmortadoj estas senoksigeniĝoj.[13]

Bibliografio redakti

  • Logan, Cheryl A.; Alter, S. Elizabeth; Haupt, Alison J.; Tomalty, Katharine; Palumbi, Stephen R. (2008). "An impediment to consumer choice: Overfished species are sold as Pacific red snapper". Biological Conservation 141 (6): 1591–1599. doi:10.1016/j.biocon.2008.04.007. ISSN 00063207.
  • FAO Fishery Information, Data and Statistics Service (1993). "Aquaculture production (1985-1991)". FAO Fisheries Circular (Food and Agriculture Organization of the United Nations) 815: 20–21.
  • Trewavas, Ethelwynn (1983). Tilapiine fish of the genera Sarotherodon, Oreochromis and Danakilia. London: British Museum (Natural History). ISBN 0-565-00878-1.
  • McCrary, Jeffrey K; Castro, Mark; McKaye, Kenneth R. (2005). "Mercury in Fish From Two Nicaraguan Lakes: A Recommendation for Increased Monitoring of Fish for International Commerce" (PDF). Environmental Pollution. pp. 513–518.

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Meyer C., ed. sc., 2009, Dictionnaire des Sciences Animales (Vortaro de bestosciencoj). consulter en ligne. Montpellier, France, Cirad. (france)
  2. Nom vernaculaire en français d’après Termium plus Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, la banque de données terminologiques et linguistiques du gouvernement du Canada (terminologiio de la kanada estraro)
  3. 3,0 3,1 Nom vernaculaire français d'après Dictionary of Common (Vernacular) Nomoj sur Nomen.at
  4. Informoj de la usona ministerio pri agrikulturo [1]
  5. Posadas, Benedict C. 2020. "U.S. Tilapia Consumption, Production, Imports, and Prices." Mississippi MarketMaker Newsletter. [2]
  6. Romero, Gabby. 2022. "The Ugly Truth About the Tilapia Boom". Delish. [3]
  7. Sena De Silva (2004) Tilapias as Alien Aquatics in Asia and the Pacific: A Review, FAO Fisheries Technical Paper 453. Alirita 2007-04-02.
  8. Tilapia - NSW DPI - Fisheries. NSW Department of Primary Industries: Fisheries. Arkivita el la originalo je 2006-09-18. Alirita 2007-02-10. Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Xiong Wen kaj al. 2023. "Tilapia introduction in China: Economic boom in aquaculture versus ecological threats to ecosystems". Reviews in Aquaculture 15(1), p. 179-197.
  10. Lobo, Aaron Savio. 2020. "Tilapia: How an invasive fish came to dominate our ecology, food and psyche". Mongabay. [4]
  11. Cazar Baquero, Diego. 2022. "La tilapia: una especie invasora que se extiende en Ecuador sin controles del Estado". Mongabay. [5]
  12. Allen, Mike. 2023. "Go fish: Top-selling live seafood not allowed in Nevada anymore". Fox 5. [6]
  13. "Why Fish Are Dying in Lake Victoria". 2021. The Citizen. [7]

Eksteraj ligiloj redakti