Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la muzika ilo. Por informoj pri la samnoma manĝaĵo, vidu la artikolon timbalo (manĝaĵo).

Timbalo (itale: timpano, france: timbale) estas frapinstrumento el la grupo de la membranofonoj. La para uzado estas kutima; unuopaj muzikpecoj tamen jam ekde la 18-a jarcento postulas kvar aŭ pli instrumentojn.

Kutima kvaropo de timbaloj

Timbalo konsistas plejparte el preskaŭ duongloba kuprokaldrono, kiu estas surstreĉita per felo el plasto aŭ bestohaŭto. En la muzikhistorio tamen ankaŭ estas konataj rondaj kaj eĉ angulaj timbaloj. Krome ekzistas nuntempe ankaŭ timbaloj el artefaritaj materialoj (ekz.: fibrovitro) aŭ aluminio. La kaldrono havas malsupre en la mezo trueton, kiu servas al aero-elŝanĝo je la supren- kaj malsuprensvingado de la felo. Per mekanismo muntita aŭ malsupre ĉe la piedo, en la interno de la timbalo, aŭ sub la rando, la felo povas esti streĉata malsamforte; tiel la tonalto de la sono estas ŝanĝebla dum la ludado - male al la tamburo.

Formoj redakti

 
Formo de la timbalo en la epoko de Bach (ekspoziciita en la Thomas-preĝejo je Lepsiko)

Agordado redakti

Timbaloj, je kiuj la temporaban streĉadon de la unuopaj ŝraŭboj tranprenas tiel nomata "maŝino", kiu efikas egale sur la tutan periferion, nomiĝas maŝintimbaloj. Je pedaltimbaloj la tonalto estas regulebla helpe de pedalo. Per tio la timbalisto kapablas ŝanĝi la agordon senŝtupe dum la ludado (glissando). Plua aparta formo estas la viena timbalo, je kiu per manrado ne la felo, sed la kaldrono estas movata supren aŭ malsupren.

Nuntempe oni uzas timbalojn de kvin mezuroj kun tonamplekso de (D♭–B♭), (F–d), (B♭–f♯), (e♭–a) kaj (g–d’).

Surstreĉitaĵo redakti

Tutmonde venkis por la surstreĉitaĵo de timbaloj plastofeloj. En la grandaj pintaj orkestrojde deklasika tradicio en Aŭstrujo, Germanujo kaj Svisujo same kiel en Usono, Britujo, Aŭstralio, Japanujo, Skandinavujo parte en Francujo tamen oni oni plue ludas sur naturfeloj. En Aŭstrujo, en Svisujo kaj ankaŭ en partoj de Skandinavujo ĉi tiuj estas plejparte akrigitaj kaprofeloj, en Germanujo kaj en la ceteraj landoj plejparte impregnitaj fenditaj bovidfeloj (el Celbridge, Irlando).

Uzado redakti

Plejofte en orkestro oni uzas du ĝis kvar timbalojn unu apud la alia; ekde pli nova tempo timbalisto ludas por realigo de rapide sinsekvaj malsamaj tonoj ĝis dek timbalojn (Gruber: „Charivari“), du aŭ pli timbalistoj ĝis dek ses timbalojn. Jam en la baroko estis solopecoj por unu aŭ pluraj timbalistoj (fratoj A. D. kaj A. D. P. Philidor, Babelon, proksimume 1690). Ĉe Wagner, Strauss, Mahler kaj Nielsen ekzistas verkoj, kiuj postulas du timbalistojn. Berlioz aplikis en sia Symphonie Fantastique kvar kaj en sia rekviemo (Grande messe des morts) eĉ dek timbalistojn.

 
Timbalfrapiloj

La frapiloj de timbalo havas kapojn el felto, ledo, flanelo, korkoligno. Tiel la ludanto povas realigi malsamajn sonnuancojn ekde mola (pelto) ĝis malmola (ligno). Por specialaj efektoj la speco de frapiloj povas esti preskribita. Studintaj timbalistoj uzas multajn tiel nomatajn frapmanierojnartfrapojn (unuopa lango, duobla lango, portata lango [esprimoj pruntitaj de la blovinstrumentoj], duoblaj krucfrapoj, rulado ktp.), per kiuj ili ankaŭ dum marŝoj, eniraĵoj kaj aliaj muzikaĵoj simple nur plenumas la preskribitajn notojn (Altenburg: Versuch einer Anleitung zur heroisch-musikalischen Trompeter= und Pauker=Kunst, Halle 1795 – J. CH. Hendel Verlag). Ĉi tiun teknikon oni uzas en la muzika literaturo ĝis la frua romantismo. Plej malfrue kun la ŝanĝiĝo de la sonimago (Berlioz, von Weber) la frapiloj kaj per tio ankaŭ la teknikoj ŝanĝiĝis. Se ĝis tiam la ligna frapilo dominis, nun atutis la spongofrapilo, el kiu evoluis la nun ĉefe uzata felta aŭ flanela frapilo. El la tekniko derivita el la tamburtekniko duoblofrapa rulado (DD MM), ĉe kiu oni klare elaŭdis la duogrupigon, evoluis la unuopfrapa rulado (DMDM), kiu realigendas kiel eble plej egale kaj sen aŭdebla akcentado.

Evoluo redakti

 
Notado de tipa timbalomelodio

Laŭnature timbalo estas praa instrumento kaj troveblas ekde la topoaduzo de la Hebreoj ĝis la arme-timbaloj, priskribitaj far Praetorius kiel „monstraj rumurbareloj“, de la 16-a kaj 17-a jarcentoj (Syntagma Musicum 2, De Organographia 1619) kaj niaj koncerttimbaloj en plej diversaj formoj kaj aperaĵoj. De la persoj kaj turkoj ili venis onidire en la okcidenujon.

Antaŭe, kiam oni ankoraŭ uzis la timbalon ŝpareme kaj agordis ĝin regule je toniko-dominanto (kvint- aŭ kvartagordo), oni traktis ĝin en la notacio kiel transpona muzikinstrumento, tio signifas, oni preskribis je la komenco la agordon: timbaloj en E♭–B♭ aŭ en D–A, B♭–F ktp., oni tamen ĉiam notis kiel C–G aŭ pli ĝuste c–G. Tiun ĉi kutimon oni rezignis, kiam la komponistoj postulis ankaŭ tonojn transirajn la kvarton aŭ kvinton (Beethoven: Fidelio A–e♭, 7-a simfonio A–f, 8-a kaj 9-a simfonioj F–f).

 
Preĝejo Frauenkapelle en Altenmarkt. Murpentraĵo kun muzikantaj anĝeloj kiel ilustrado de pasejo en la laŭretana litanio "Maria, vi kaŭzo de nia graco".

La 18-a jarcento estis la florepoko de timbalovituozeco, kiam ekz. princaj kortegaj timbalistoj koncertis sur ĝis dek kvar timbaloj, je kio ili dum la frapado eĉ ĵetis la frapilojn supren kaj rekaptis ilin en la takto. (verkoj de Johann Carl Christian Fischer, Johann Christoph Friedrich Fischer, Johann Kaspar Ferdinand Fischer, Družecký, Endler, Graupner, Molter)

Kiel konĉertinstrumento timbalo nun pli malofte prezentiĝas. Al la malmultaj ekzemmploj apartenas: Capriccietto für vier Pauken und Streichorchester (proksimume 1932) de Gerster, Konzert für Pauke und Orchester de Thärichen (1954), Der Wald – Konzert für Pauke und Orchester de Matthus (1984) aŭ ankaŭ Konzertstück für Pauken und Orchester de Kagel (1990 ĝis 1992), "Concertante per i bambini del mondo" de Luigi Morleo (2012).

Ŝraŭbotimbaloj validas kiel pratipo de la nun ludataj instrumentoj, ĉar ili povis esti transagordataj pere de ŝraŭboj per malmultaj manipuloj sur alian tonon. Ili estis uzataj ĝis la fino de la 19-a jarcento kaj estas nun pro sia "originala sono" pli ofte uzataj en koncertoj de orkestroj kun historiema koncertmaniero. En 1836 Einbigler (Frankfurto ĉe Majno) konstruis la unuan tiel nomatan maŝin-timbalon, konstruaĵo, je kiu la transagordadon prizorgas centra turnilo-levilo-sistemo. Tio plifaciligis kaj plirapidigis la agordadon kaj aparte la transagordadon. Timbaloj de ĉi tiu sistemo nun denove estas pli ofte uzataj en komponaĵoj kun malmultaj transagordotaskoj pro sia aparta sono. La turnkaldrono-timbalo, ekestinta proksimume 1850 je diversaj variaĵoj, ne venkis sur la simfonieca kampo. Gravan ŝanĝon alportis la inventado de la pedaltimbalo proksimume 1880. Ne estas certe, kiu konstruis la unuan pedaltimbalon. La patento de Pittrich devenas el la jaro 1881 kaj estas vojmontra por ĉiuj sekvaj pedalsistemoj. Nun oni povis perpiede transagordi la timbalon senŝtupe kaj rapide. La timbalisto havis dum la transagordado ambaŭ manojn liberaj kaj povis realigi, kio estis tutnova, rulatan glitsonon. Strauss estis unu el la unuaj komponistoj, kiu aplikis ĉi tiun novan teknikon (Salomé). Bartók aplikis la efekton de rulata glitsono aparte efike en sia sonato por du pianoj kaj frapinstrumentaro. Richard Strauss tamen ankaŭ estis entuziasma pri alia timbalotipo, nome tiu de „viena timbalo“. Je tio temas pri manlevilotimbalo, kiun inventis la solotimbalisto de Wiener Philharmoniker Hans Schnellar (1865–1945) kaj esence pluevoluigis liaj sukcedantoj Richard Hochrainer kaj Wolfgang Schuster kaj kiun ankaŭ nuntempe produktas Wolfgang Schuster en Vieno. Je ĉi tiu konstruaĵo meĥaniko premas la kaldronon kontraŭ la fiksitan felon por alceli certan tonalton. Richard Strauss kiel ankaŭ aliaj komponistoj, ekzemple Gustav Mahler, sin montris entuziasmaj pri la viena timbalo kaj ĝia sono, kiu nelaste estas deduktebla de la uzado de kapropergameno.

Famaj timbalistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Meyers Konversations-Lexikon. 4. Auflage. Bd. 12, Bibliographisches Institut, Leipzig 1885–1892, ‎ S. 783.
  • Herbert Tobischek: Die Pauke – Ihre spiel- und bautechnische Entwicklung in der Neuzeit. Verlegt bei Hans Schneider, Tutzing 1977, ISBN 3-7952-0204-3. (Wiener Veröffentlichungen zur Musikwissenschaft. Herausgegeben von Othmar Wessely).
  • Nancy Benvenga: Timpani and the Timpanist’s Art – Musical and Technical Development in the 19th and 20th Centuries. Gothenburg University, Department of Musicology, Göteborg 1979.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Timbalo » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3227939 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)