Timișoara

urbo en nuna Rumanio

Timișoara [timiŝŭara], esperante Timiŝoaro[1] kaj ankaŭ Temeŝvaro (hungare: Temesvár temeŝvar; germane: Temeswar, Temeschburg, en germanaj dialektoj ankaŭ Temeschwar), estas la ĉefa urbo de la rumana provinco Banat. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Timiș. Ĝi situas ĉe la kanalo Bega, 562 km okcidente de București. Oni aligis al ĝi la vilaĝojn Freidorf, Colonia Kunz kaj Mehala.

Timișoara
germane Temeswar, Temeschburg, hungare Temesvár, ĉeĥe Temešvár, turke Temeşvar
urbo
Placo Victoriei Timișoara
Blazono
Oficiala nomo: Timișoara
Kromnomo: Malgranda Vieno
Ŝtato Rumanio Rumanio
Regiono Banato
Distrikto Timiș
Historiaj regionoj Hungara reĝlando, Transilvanio
Rivero Bega
Situo Timișoara
 - alteco 90 m s. m.
 - koordinatoj 45° 45′ 35″ N 21° 13′ 48″ O / 45.75972 °N, 21.23000 °O / 45.75972; 21.23000 (mapo)
Areo 129,2 km² (12 920 ha)
 - de metropolo 1 070,4 km² (107 040 ha)
Loĝantaro 312 113 (2009)
 - de metropolo 359 132
Denseco 2 415,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1019
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 300030
Telefona antaŭkodo (+40) 02 56
Aŭtokodoj TM
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
Vikimedia Komunejo: Timișoara
Retpaĝo: www.primariatm.ro
Map
Placo de Venko
Politeknika universitato - Rektorejo en Timișoara

Loĝantaro redakti

En 1910 en la urbo vivis 72 555 loĝantoj, germanoj, hungaroj kaj rumanoj, laŭ kvanto en tiu sinsekvo; en 1992 estis 334 115 (82 % rumanoj, 9,5 % hungaroj, 4 % germanoj, 2 % serboj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 250 849 loĝantoj sur areo de 130,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 922 loĝantoj/km². En la urbo estas unu el la plej grandaj universitataj centroj de Rumanio. Ankaŭ post la jaro 1920, kiam la urbo laŭ la traktato de Trianon de Hungario estis donita al Rumanio, la tiam ankoraŭ multnombra german- kaj hungarlingvaj urbaj loĝantaroj tenis multajn kulturajn instituciojn, gazetojn, libroeldonejojn, lernejojn, teatrojn. Unu el multaj ekzemploj de provo pri hungarlingva gazeto en la urbo estis A Hét, kiu sukcesis nur aperi en 1945, tuj post la fino de la Dua Mondmilito. En 1953 remalfermiĝis

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye).

 
Biciklado proksime de rivero Bega en Timișoara
 
Flora sunhorloĝo proksime de Hotel Continental en Timișoara
 

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Famuloj redakti

Eventoj redakti

En Timișoara komenciĝis, je la 16-a de decembro 1989, la ribelo, kiu alportis finon al la diktaturo de Rumanio. Je la 20-a de decembro Timișoara deklaris sin la unua libera urbo, tamen je la prezo de 1.104 mortintoj kaj 3.352 vunditoj. Unu semajnon poste disfalis la reĝimo de Nicolae Ceaușescu.

En 2021 Timișoara estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Esperanto redakti

En Timișoara troviĝas la sidejo de la Esperanto-Asocio de Rumanio kaj de RumEJA. En majo 2003 tie okazis Balkana E-Simpozio, en la Okcidenta Universitato.

Vidu ankaŭ redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Jenaj urboj havas ĝemelecon kun Timișoara:

Fonto redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti