Timo Boll

germana tablotenisludanto

Timo BOLL (n. la 8-an de marto 1981 en Erbach) estas germana tablotenisisto. Ekde la 5-a vivjaro li estis membro de la tablotenisa klubo de sia hejma komunumo Höchst im Odenwald. Li profesie ekludis la sportan disciplinon en Cangallo (Peruo), kie li gajnis sian unuan turniron. En 2003, li estis klasifikita kiel unurangulo en la tuta mondo. Li sekve obtenis la 2-an rangon je la 1-a de januaro 2006, kaj la 4-an rangon je la 7-a de septembro 2007.

Timo Boll
Persona informo
Naskiĝo 8-a de marto 1981
en Erbach, Germanio
Lingvoj Urrutikoetxea
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

En 2006, li venkis Wang Liqin en Ĉinio okaze de finalo de ĉina ĉampionturniro. Li cetere gajnis la eŭropan ĉampionturniron je la 1-a de aprilo 2007 kontraŭ Vladimir Samsonov. Boll estas subtenata de la firmao Butterfly, de kiu li estas plejofte la plej bona subtenata ludisto.

En la olimpiko de 2021 li kun sia teamo de Patrick Franziska kaj Dmitro Ovĉarov akiris la arĝentan medalon, fine nur superate per la aktuala individua olimpika ĉampiono Ma Long.

Eksteraj ligiloj redakti