Timoro estas la plej insulo en la suda ekstremo de la Malaja Insularo, kun areo granda je 30.777 km² per kiu ĝi estas la 44-a plej granda insulo en la mondo.

Timoro
Foto el la kosmo
Foto el la kosmo
insulo
Insularo Malgrandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 9° 14′ S, 124° 56′ O (mapo)-9.2258333333333124.936944444442960Koordinatoj: 9° 14′ S, 124° 56′ O (mapo) f1
Situo de Timoro
Situo de Timoro

Map

Longo 476 kmf2
Larĝo 102 kmf3
Areo 33 850 km² f4
Plej alta loko Tatamailau
2 960 mf5
Loĝantaro ĉirkaŭ 2 800 000
83 loĝ./km²
Ĉefa loko Dili, Kupang
vdr
Pejzaĝo ĉe Maubisse (Orienta Timoro)
Altecoj de la insulo
Politika mapo de insulo Timoro
Mapo de insulo Timoro de Antonio Pigafetta

La insulo estas dividita inter la sendependa ŝtato de Orienta Timoro kaj Okcidenta Timoro, parto de la indonezia provinco Orientaj sudorientaj insuloj. Orienta Timoro antaŭe estis portugala kaj Okcidenta Timoro estis nederlanda kolonio. Timoro estis okupita fare de Japanio de 1942 ĝis 1945 kaj Okcidenta Timoro iĝis parto de Indonezio post la Indonezia Milito de Sendependeco en 1949, dum Orienta Timoro estis portugala ĝis la deklaro de sendependeco en 2002.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj de Orienta Timoro estas la tetuna kaj la portugala, kaj en Okcidenta Timoro, la indonezia. La indonezia estas ankaŭ vaste parolata kaj komprenata en Orienta Timoro.

Historio redakti

Lige kun la malordoj en la patrujo en 1974, la portugaloj ne plu povis regi Orientan Timoron. La 28-an de novembro 1975 Orienta Timoro deklaris sin sendependa ŝtato (same kiel la aliaj iamaj portugalaj kolonioj faris). Tamen, Indonezio invadis la landon la 7-an de decembro 1975 kaj deklaris la areon integrigita. Dum la rezultinta batalo pri libereco, 200 000 homoj estis mortigitaj. En referendumo en 1999, 78,5% de la orient-timoroj voĉdonis por sendependeco, kiu estis realigita la 20-an de majo 2002. Tamen Okcidenta Timoro restas dominata de Indonezio.

Ekologio redakti

Biogeografie la insulo troviĝas en la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio ellaborita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Kune kun la apuda insulo Vetaro, Timoro konstituas unu ekoregionon: la foliarbarojn de Timoro kaj Vetaro. Tiu ĉi apartenas al la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj.

Literaturo redakti

  • Miguel Faria de Bastos, La plej granda ekstermejo en la mondo, Lisboa, 1998, 67 paĝoj, 24 cm, ISBN/ISSN 9729471347 (eo, pt, en)
  • F. J. Ormeling, The Timor Problem. A geographical interpretation of an underdeveloped island. Groningen 1955; dua eld. 1957 (en)