Timothy Hutton

usona aktoro, scenaristo kaj filmproduktoro

Timothy HUTTON (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1960 en Malibu, Kalifornio) estas usona aktoro, scenaristo kaj filmproduktoro. Li estas Oskar-premiito.

Timothy Hutton
Oskar-premiito
Persona informo
Timothy Hutton
Naskonomo Timothy Tarquin Hutton
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1960 (1960-08-16) (63-jaraĝa)
en Malibu
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Fairfax High School vd
Familio
Patro Jim Hutton vd
Patrino Maryline Pool vd
Edz(in)o Aurore Giscard d'Estaing • Debra Winger vd
Amkunulo Demi Moore vd
Parencoj Valéry Giscard d’Estaing vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoro • televida aktoro • filmaktoro • scenaristofilmproduktoro vd
Aktiva dum 1965– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Timothy Hutton komencis sian karieron en 1965 en aĝo de kvin jaroj kiel infana aktoro en televida filmo, sekve de tempo al tempo plu aktoris en televidaj filmoj ĝis la plenkreskiĝo, kaj havis sian kinejofilman aktoran debuton en la filmo Ordinary people de 1980, reĝisorita fare de Robert Redford. Hutton honoriĝis per Oskar-premio por plej bona flankaktoro pro ĉi tiu rolo. Li tiumomente estis la kvara plej juna Oscar-gajninto post la aktorinoj Tatum O'Neal, Anna Paquin kaj Patty Duke, kaj la plej juna vira gajninto en la aktoraj kategorioj. La premion li dediĉis al sia patro, aktoro Jim Hutton, kiu jam mortis en 1979. De tiam kontinue sekvis pliaj kinejaj filmoj, ekzemple en 2020 rolo de Leo Steinem en la filmo The Glorias kaj en 2022 rolo de senatano John Lyons en la filmo Emancipation, kaj same televidaj filmoj kaj filmserioj, ekzemple en 2019–20 rolo de Leon Bechley en 13 epizodoj de la serio Almost Family kaj en 2022 rolo de Jesse J. Breland en 4 epizodoj de la serio Women of the Movement.

Eksteraj ligiloj redakti