Tinnye (tinje) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Pilisvörösvár.

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero, laŭ flankovojoj.

Laŭ la hungara lingvisto Lajos KISS [kiŝ] la vilaĝnomo estas slavdevena, samorigina kun la bulgara tinja 'marcho, ŝlimo'. La unua konata okazo de la vilaĝnomo estas el la jaro 1274.

Pli frue romianoj loĝis tie. Oni trovis terfortikaĵon, ŝajnas, el la mezepoko. En 1541 la turkoj okupis ĝin, sed neniam senhomiĝis. La katolika preĝejo konstruiĝis en 1797, la kalvinana havas romanikan originon. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo.

Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

En Tinnye pasigis siajn lastajn vivojarojn Adalberto Huleŝ, beletristo, poeto kun la verkolingvoj Hungara kaj Esperanta.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.