Tipo-speciotipa specio fiksas la nomon de genro (aŭ de taksono en rango malpli alta ol genro).

Strikte dirite, tipo-specio ekzistas nur en la zoologia nomenklaturo. Kiel tion difinas artikolo 42.3 de la ICZN, la tipo de la nomo de genro aŭ subgenro estas la "tipo-specio". Ĉi tio difiniĝas kiel "iu specio kiu estas la nom-dona tipo de iu genro aŭ subgenro". La specia nomo laŭvice ligiĝas kun la tipo-specimeno.

En la botanika nomenklaturo, la tipo de nomo de genro aŭ specio estas specimeno (aŭ ilustraĵo) (ICBN, artikoloj 10.1, 8.1 and 10.4). Tiu ĉi tipo kutime estas la tipo de inkluzivita specio: tiukaze oni povas tion indiki per la nomo de ĉi tiu specio (artikolo 10.1). Oni nomas ĉi tiu specion la "tipo-specio" sed la esprimo ne havas oficialan statuson. La botanikan tipo-specimenon oni kutime nomas "tipo-specimeno".

Sekve, la du difinoj estas ĝenerale identaj en la uzado, sed ili diferencas formale.