Por la Vikipedia ŝablono, bonvolu vidi la paĝon Ŝablono:Rubentipo.

Tipo Ruby (ankaŭ rubi) estas malgrandaj literoj uzataj por indiki la prononcon de ideogramoj en tipografio. Ili tipe aperas en la lingvoj kun ĉina skribo kiel la ĉina, japana, korea aŭ vjetnama. Ili estas tipe uzataj kiel elparola gvidilo por literoj relative malprecizaj. En horizontala teksto, ili ĝenerale troviĝas super la ideogramoj, sed en vertikala teksto ili troviĝas dekstre. Pro teknikaj kialoj (simile kiel esperanta surogata skribosistemo), kutima-grandecaj literoj povas esti metata ene en krampoj post la cela ĉina skribo.

Ekzemploj laŭ lingvo redakti

La japana redakti

Jen ekzemplo de la fonetikaj japanaj karakteroj por Tokio:

Hiragana Katakana Rōmaji
[Ruby]
[Kanji]
とう きょう
トウ キョウ
kyō


  • Tipo ruby estus nomata "Furigana" aŭ "Yomigana" japane.
  • Kanji estas la japana nomo de ĉina skribo.
  • Hiragana (rondaj kanaoj) estas plej ofte uzataj por homaj kaj lokaj nomoj; kaj en mangaoj.
  • Bildolibroj por infanoj, ekzemple, uzus tipon ruby de Hiragana eĉ sur Katakana (strekaj kanaoj), kiu estas kutime lernotaj post Hiragana.
  • Rōmaji estas uzataj por internacia celo, ekzemple en fervoja stacidomo.

La ĉina redakti

Jen ekzemplo de la fonetikaj ĉinaj karakteroj por Pekino:

Bopomofo Hanyu Pinyin
[Ruby]
[hànzì]
ㄅㄟˇ ㄐ一ㄥ
běi jīng


La korea redakti

 
Hunmin Jeongeum

Jen ekzemplo de la fonetikaj ĉinaj karakteroj por Sud-Koreio.

Hangeul Romaja
[Ruby]
[Hanja]
han guk


  • Hanja estas la korea nomo de ĉina skribo.
  • Hangeul estas la korea vorto por "korea alfabeto" (en Sud-Koreio; Chosŏn'gŭl en Nord-Koreio).
  • La dokumento "Hunmin Jeongeum" uzas Hanja-n kaj malgrandajn Hangeul-on por tipo ruby dekstra-sube.
  • Romaja signifas korean latinigatan sistemon.

La vjetnama redakti

Jen ekzemplo de la fonetikaj vjetnamaj karakteroj por Hanojo kaj chu nom:

Quốc Ngữ Quốc Ngữ
[Ruby]
[Hán tư]
nội
[Ruby]
[Chữ nôm]
chữ nôm
𡨸
  • Quốc Ngữ estas nuna oficiala latinskribo en Vjetnamio.
  • Hán tư estas la vjetnama nomo de ĉina skribo.
  • Chữ nôm estas vjetnama skribo inventita per pruntado de la principoj kaj formoj de la ĉina skribo.

Vidu ankaŭ redakti