Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri reganto . Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tirano (apartigilo).

Modernuze, tirano estas unuopa estro aŭ despoto tenanta vastan, aŭ eĉ absolutan, potencon per ŝtato aŭ en organizaĵo. La termino moderne sugestas brutan, kruelan estron, kiu konsideras siajn interesojn aŭ la interesojn de malgranda oligarkio super la plej bonaj interesoj de la ĝenerala popolo kion li regas aŭ kontrolas. Tamen, en la klasika senco, la vorto simple signifas iun, kiu akiris potencon per siaj propraj rimedoj kontraste al per heredaj povoj (kaj ĝenerale sen la modernaj signifoj). Ĉi tiun manieron de regado oni nomas tiranecon. Multajn individuajn regantojn aŭ registarajn oficistojn oni akuzas pri tiraneco, sed tiu ĉi etikedo preskaŭ ĉiam polemikas.

La vorto devenas de la latina vorto tyrannus, kaj de la greka τύραννοςtyrannos, signifante "mallegitiman estron." Eble ekzistas konekto al la biblia hebrea vorto seren, signifante "kapitano de la filiŝtoj."

La tiranio (el la latina tyrannus, «neleĝa registo», el la greka τύραννος [týrannos], «suverana reĝo, registo de polis») en la senco kiun havis la termino en la Antikva Grekio, estis la reĝimo de absoluta povo, plej ofte unupersona, enkondukita de tirano, nome la registo kiu estis elpostenigita de si mem pere de la perforto, elposteniginte la antaǔan registaron de polis (la grekaj urbo-ŝtatoj), sed plej ofte danke al la popola apogo aǔ pere de militista puĉo aǔ eksterlanda interveno. La tirano okupis la povon ne jure (de iure), sed nur fakte uzis ĝin perforte (de facto). Tamen por la moderna pensaro, la tiranio identiĝas kun troiga kaj kruela uzado de la politika povo okupita, nome povo ne nur eksterleĝa laǔ deveno (kvankam ne ĉiam), sed ankaŭ maljusta pro ĝia plenumo kiu subpremas ajnan opozicion.

Ekzemploj redakti