Tirso Catrillón estis verkisto de eseoj kaj rakontoj, esperantisto kaj bonkvalita ŝakludisto kolombia. Li naskiĝis en la urbo Urrao[rompita ligilo] de Antjokio la 11an de februaro de 1927. Li loĝis en la urbo Medellín kaj laboris en la Eldonejo Bedout (grava eldonejo en Kolombio fondita en 1914 sed jam malaperinta).

Tirso CASTRILLÓN
Tirso CASTRILLÓN

En la jaro 1963 li estis unu el la premiitoj "CIPA" (hispanlingvaj komencliteroj de "Rondo de Ĵurnalistoj de Antjokio") en lokaj sportlududoj de Antjokio nomataj "Olimpiko de ĵurnalismo kaj radio".

Inter liaj verkoj tiu plej konata estas eta libro kiu vere estis du libroj en unusola bindaĵo "Esperanto / Ajedrez Práctico"[rompita ligilo] (gramatiko de La Internacia Lingvo por hispanparolantoj kaj lernolibreto pri ŝakludo), tiun ĉi duteman libron li publikigias en 1973 en Eldonejo Bedout.

Tirso Catrillón mortis la 18an de septembro de 1999. Kiel esperantisto li ne estis vanta pri siaj konoj, preferis vivi iom aparte de la publika scenejo, kvankam en la kolombiaj ŝakludaj rondoj estis konata kiel unu el niaj elstaraj ludantoj kaj konantoj pri ŝako. Omaĝe al lia memoro ekzistas ŝak-turniro kiu portas lian nomon, organizata far la Antjokia Ligo de Ŝakludo.