Tiszanána [tisanAna] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves.

Panoramo kun preĝejo en Tiszanána

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tiszanána situas sur ebenaĵo, ĉe bordo Tiso-(lago), laŭ flankovojoj. Kisköre troviĝas 9, Tiszafüred 22, Heves (urbo) 23 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1261. La kampoj longe apartenis al episkopejo de Eger. En 1552 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1830, 1855, 1876 kaj en 1879 inundoj okazis. Oni kreis Tiso-lagon en 1973, sekve Tiszanána havas eblon pri turismo. Vilaĝservo estas gastejo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Tiszanána naskiĝis aktoro Gyözö Mihályi.