Tiszavárkony
Tiszavárkony [tisavArkonj] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Szolnok.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Tiszavárkony situas en la dekstra bordo de Tiso. La vilaĝo havas fervojon kaj vojojn.
Historio redakti
La vilaĝo havas riĉan historion. Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis ĉi tie. Supozeble la hungaroj uzis la vilaĝon por la trapasejo, verŝajne oni liveris salon, tiutempe gravan. Tie okazis scenejo inter Béla la 1-a kaj Andreo la 1-a. Reĝo Andreo metis glavon kaj kronon antaŭ la pli junan fraton Béla por elekti. Béla pli frue ricevis mesaĝon: se li elektos la kronon, tuj oni mortigos lin. Saĝe li elektis la glavon.
- En 1103 reĝo Kolomano (Hungario) kaj princo Álmos faris armilpaŭzon.
- En 1241 la tataroj detruis kaj senhomigis la komunumon.
- En 1459 reĝo Matiaso la 1-a kaj Mihály Szilágyi interpaciĝis.
- En 1514 Georgo Dózsa trapasis la Tison kun sia kamparana armeo.
- Post la turka erao la vilaĝo estis senhoma.
- En 1944 la Ruĝa Armeo trapasis la Tison.
Famuloj redakti
En Tiszavárkony naskiĝis: