Titanic (1997)

filmo el la jaro 1997

Titanic filmita en la jaro 1997 estas giganta filmo pri granda tragedio, kiu ekscitigas la mondon pli ol naŭdek jarojn. Ties naskon akompanis legendaj malfacilaĵoj, sed ankaŭ grandega klopodo kaj laŭvorte teknikaj mirakloj. Tio estis la plej multekosta el tiutempe filmitaj filmoj. Spektanton revegos Titanic en ĝisnun la plej fidela aspekto kaj unikaj filmeroj de la vera ŝipruino.

Titanic
Fotopiedo
Fotopiedo
filmo • tridimensia filmo
Originala titolo Titanic
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1997
Daŭro 194 minutoj
Ĝenro romantika dramo
Kameraado Russell Carpenter
Reĝisoro(j) James Cameron
Produktisto(j) James Cameron
Scenaro James Cameron
Filmita en San-Francisko • Long Beach • Vankuvero • Meksiko • Nov-Skotio • Polsa Rosa Movie Ranch
Loko de rakonto RMS TitanicNorda AtlantikoNorda AtlantikoSouthamptonNov-Jorko • RMS Carpathia
Muziko de James Horner
Rolantoj Leonardo DiCaprio • Kate Winslet • Billy Zane • Kathy Bates • Frances Fisher • Bernard Hill • Jonathan Hyde • David Warner • Victor Garber • Bill Paxton • Gloria Stuart • Danny Nucci • Jason Barry • Suzy Amis • Mark Lindsay Chapman • Ewan Stewart • Jonathan Phillips • Ioan Gruffudd • Edward Fletcher • Bernard Fox • Rosalind Ayres • Lewis Abernathy • Richard Graham • Eric Braeden • James Cameron • Seth Adkins • Tricia O'Neil • Anne Fletcher • Jenette Goldstein • Simon Crane • Charlotte Chatton • Greg Ellis • Barry Dennen • Martin Laing • Martin Hub • Michael Ensign • Lew Palter • Elsa Raven • Martin Jarvis • Paul Brightwell • Craig Kelly • Liam Tuohy • Terry Forrestal • Anatoly Sagalevich • Edward Kamuda • Jonathan Evans-Jones • James Lancaster • Rochelle Rose • Scott G. Anderson • Martin East • Gregory Cooke
Produktinta firmao 20th Century Studios 
Paramount Pictures 
Lightstorm Entertainment 
British Film Institute
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama • Golden Globe Award for Best Director • Golden Globe Award for Best Original Score • Golden Globe Award for Best Original Song • Directors Guild of America Award for Outstanding Directing – Feature Film • Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Drama Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • MTV Movie Award for Best Male Performance • Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Female Actor in a Supporting Role • Satellite Award for Best Film • Producers Guild of America Award for Best Theatrical Motion Picture • Las Vegas Film Critics Society Award for Best Song • Saturn Award for Best Supporting Actress • Chicago Film Critics Association Award for Best Cinematography • Art Directors Guild Award for Excellence in Production Design for a Feature Film • Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Female Actor in a Supporting Role • Japan Academy Prize for Outstanding Foreign Language Film • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto • Premio Jameson de Popola Eleko por la Plej Bona Aktorino • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La filmo akiris 11 oskarajn aprezojn.

Amokazintaĵo sur fono de la plej granda katastrofo redakti

Ĝi estis grandega kaj luksa. Oni diris pri ĝi en sia fiero, ke ĝi estas nedronigebla. Kiam Titanic estis fornavigacianta al sia unua navigacio, sur ties ferdeko estis ankaŭ malriĉa Jack kaj riĉa Rose. Li gajnis vojaĝbileton en pokero, ŝi havis luigita unu el la plej luksaj vicoj de ĉambroj. Ili travivis komune la plej belajn momentojn de la vivo kaj ili promesis unu al la alia, ke ili jam neniam plu disiros - ĝis tiu fatala nokto, kiam la fiero de homaro kunpuŝiĝis en Norda maro kun glacimonto, kiu sendis Titanic-on senkompate ĝis la fundo. La bela romanco ŝanĝiĝis en furiozan kaj tragikan batalon je la savo. Kiom da tempo restas al ili? Unu horo, eble du...

Dum la filmo, kiu daŭras preskaŭ 200 minutoj, vi travivos amaventuron, nervostreĉan dramon kaj katastrofon.

Maketo de Titanic redakti

Kostoj superis ĉiujn mondajn rekordojn. La filmo kostis du cent milionojn da dolaroj kaj ĝi prenis cent sesdek filmajn tagojn.

La kreintoj de la filmo pli ol kvin jaroj studis arkivojn kaj fotografiojn. Fakkonsilantoj fariĝis Don Lynch kaj Ken Marschall, monde agnoskataj fakuloj por tiu ĉi problemaro. Kiam ili vidis en studio en Meksiko en Rosarito Beach maketon de Titanic konstruita fare de la teamo de cameron, ili onidire havis impreson, ke revenis la tempo. La iluzio estis perfekta. Ĉio en la plej malgrandajn detalojn respondis al modelo.

Meksiko estis elektita kiel loko de filmado pro situo de akvo, tero kaj suno - la movo de suno estis pro aŭtentikeco precipe grava. En areo 16 ha estiĝis grandega rezervujo kun volumeno 64 milionoj da litroj de mara akvo. 236 metroj longa kaj 40 metroj alta repliko de Titanic, konstruita laŭ devenaj planoj kaj nur je dek procentoj malpli granda ol la originalo, estis sidigita en ĝin.

En medio fidele similiganta la veran Titanic-on estas brilaj konvinkemaj videfektoj. Da komputilaj efektoj estas kelkfoje pli ol en filmo de Spielberg Jura parko.

Kulisoj kaj rekvizitoj redakti

Por ke ĉio estu perfekta, Cameron lasis laŭ malnovaj proponoj fari eĉ tiajn detalojn kiel mebloj, tapiŝojglasetoj, el kiuj trinkis vojaĝantoj de la 1-a klaso, littolaĵo, savveŝtoj - simple milojn da objektoj, kiuj kreis maksimume fidindan iluzion.

Subgvide de la plej agnoskataj specialistoj por la historio de Titanic, Cameron kun sia teamo kreis multe pli ol filman scenon. Li kreis grandegan kopion de la ŝipo mem. La internaĵoj kaj la eksteraĵoj estis tralaboritaj kun tia atentemo al detaloj, ke oni neniam rigardos ilin kiel al iaj filmaj kulisoj, tio estas simple Titanic.

Filmado sub la akvo redakti

En la filmo spektanto povas vidi ankaŭ filmerojn el la vera droninta Titanic, kies ruino kuŝas en malvarmegaj akvoj de norda Atlantiko pli ol tri kaj duono de kilometro profunde. Por filmado de la ruino en tiu ĉi profundaĵo Cameron kuigis rusan sciencistan ŝipon Keldyŝ, kiu havas sur ferdeko du el kvin ekzistantajn submarŝipojn kun homekipo, kiuj estas kapablaj tiel profundan mergon (Mir 1 kaj Mir 2). Preskaŭ la tutan monaton la ŝipo estas super la loko, kie Titanic dronis.

Estis necese solvi vicon da teknikaj problemoj. James Cameron volis, por ke kamerao estu ekstere kaj estu pli moviĝema. Sed ekzistis neniu kamerao, kiu eltenus tiel grandan premon. Cameron do kuniĝis kun kompanio Panavision kaj komune ili produktis propran prototipon. La kamerao estis enmetita en specialan ujon el titano kaj lokigita sur moviĝema plataĵo telepriregata el la submarŝipo. Ĝi povis moviĝi ĉirkaŭ la ruino kaj ankaŭ interne. Sed per tiu ĉi speciala kamerao estas sukcese filmeblaj maksimume 12 minutoj da filmo kaj sub la akvo ne eblas enmeti en ĝin pluan filmon.

Tial povis eĉ ne unu filma fenestreto vanigita. La teamo de skafandristoj devis esti prefekte preparita. Ili lasis laŭ ĉiuj atingeblaj dokumentoj fari modelon de la ruino. Ili faris kun ili provojn sur seka loko en densa fumo. La rusaj fakuloj moviĝadis per la maketo de sia submarŝipo precize tiel, kiel ĝi devis alproksimiĝis al la ruino, ĉar ili sciis, kiel ĝi estas gvidebla. Sed denove ili ne sciis filmi, ili ne sciis, kiel oni laboras per la kamerao.

Por akiri ĉiujn bezonajn filmerojn la teamo de Cameron devis mergiĝi al Titanic 12 foje. Ĉiu tia mergiĝo daŭras 16 horojn, nur veni al la fundo daŭras 2 horojn. Al la viroj en la submarŝipo restas nenio alia ol atendi. Tie estas grandega premo. La temperaturo sinkas al punkto de frosto kaj sur la fundo estas absoluta mallumo. Sole lumoj de la submarŝipo malkovras sekretojn, kiuj kuŝas ĉi tie. Cameron detale komunikis kun la submarŝipoj, por ke ĉiu filmero ili preparu kiel eble plej bone. Ili volis akiri tiujn plej bonajn filmerojn. Kaj ili akiris tute unikajn filmerojn. Per okuloj de la kamerao la spektanto venas en lokojn, kiujn neniu ekvidis ekde la jaro 1912.

Simileco de aktoroj redakti

La historiaj figuroj devis aspekti simile kiel sur fotografio, tial la aktoroj estis elektataj ĉefe laŭ iliaj aspektoj. Cameron lokigis en la eventon kvanton de historiaj figuroj. Historiisto Don Lynch diris: "Sufiĉis nur promeni ĉirkaŭ tagmanĝa tablo kaj vi povis diri preskaŭ pri ĉiu, kio li estas, eĉ ne dirinte tion al vi iu."

Rilataj temoj redakti

Literaturo redakti

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/07-08, paĝo 12: Titana tragedio, titanaj profitoj verkita de Wolfgang Kirchstein.