Titel (tiel ankaŭ hungare; serbe Тител, germane Theisshügel) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Titel
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21240
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 12′ N, 20° 18′ O (mapo)45.220.3Koordinatoj: 45° 12′ N, 20° 18′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 262 km² (26 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Titel (Vojvodino)
Titel (Vojvodino)
DEC
Titel
Titel
Situo de Titel
Titel (Serbio)
Titel (Serbio)
DEC
Titel
Titel
Situo de Titel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Titel [+]
vdr
Titel troviĝas en la verda municipo.
Preĝejo de Titel.

Bazaj informoj redakti

 
Titel (maldesktre supre) ĉe Tiso

Situo redakti

La urbo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Tiso, kiu proksime fluas en la Danubon, laŭ flankovojoj. Aliflanke de Tiso situas Knicjanin; supre de ĝi, kontraŭe de Titel, rivero Bega fluas en Tison. Ponto ligas Titel kaj Knicjanin.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La romianoj havis tie komunumon, supozeble ankaŭ havenon. En 1077 okazis la unua mencio pri Titel en formo "Tytul". Oni fondis tie abatejon en 1056 kaj estis ankaŭ fortikaĵo antaŭ la turkoj. En 1526 la turkoj okupis la fortikaĵon, la loko estis grava administrejo. La aŭstroj en 1688 akiris ĝin, sed baldaŭ ankaŭ la turkoj rehavis ĝin. Ekde 1701 la grava loko iĝis limgarda zono de la Habsburgoj. En 1849 la hungara armeo ne povis okupi ĝin. En 1900 vivis en Titel 4711 homoj, (2360 serboj, 1230 germanoj, 990 hungaroj). La urbeto apartenis al Bács-Bodrog ĝis 1920, poste al Jugoslavio. Inter 19411944 la hungara armeo okupis Titel. En 1942 granda razio okazis por serĉi partizanojn, sekve 51 homoj mortis. Post 2 jaroj granda venĝo okazis same tiel, ol en Novi Sad.

En 2002 loĝis 5894 da homoj (serboj 4180, hungaroj 582, jugoslavianoj 250, kroatoj 115, slovakoj 103, ciganoj 73, ktp).

Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa, luterana, katolika omaĝe al Beata Damo el 1812, fine 2 kapeloj el 1868 kaj 1892.

Konataj urbanoj redakti

En Titel naskiĝis Mileva Marić, Dénes Kislégi Nagy.