Tivadar Angehrn, laŭ hungarlingve kutima nomordo Angehrn Tivadar estis hungara katolika pastro, monaĥo, instruisto, astronomo, meteologo.

Tivadar Angehrn
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1872 (1872-11-23)
en Hagenwil
Morto 29-an de februaro 1952 (1952-02-29) (79-jaraĝa)
en Feldkirch
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de InnsbruckUniversitato de Vieno
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Tivadar Angehrn [1] Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de novembro 1872 en Svislando en Häggenswil. Li mortis la 29-an de februaro 1952 en Aŭstrio en Feldkirch.

Biografio redakti

Tivadar Angehrn studis en Universitato de Innsbruck, tiam li aliĝis al la jezuitoj en 1893. Inter 1895 kaj 1898 li lernis ĉefe matematikon kaj fizikon en Pozono. Inter 1899 kaj 1902 li instruis en jezuita kolegio en Kalocsa, poste li lernis teologion en Innsbruck. Li akiris diplomon en 1905, en la sama jaro li pastriĝis, poste li lernis astronomion en Universitato de Budapeŝto inter 1906-1909, fine ankaŭ en Anglio kaj Belgio. Li doktoriĝis en 1909. Inter 1913 kaj 1948 li estis direktoro de observatorio en Kalocsa. En 1949 la komunista sekreta polico arestis lin, en la sekva jaro pro forta protesto de Svislando li rajtis forlasi la landon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A soláris konstans megállapítása a kalocsai sugárméretekből (1909)
  • A Haynald obszervatórium (1928)
  • Légáramlások Kalocsán (1936)
  • Imádkoztassuk betegeinket! (1941)

Fontoj redakti