Tjerk Boersma

nederlanda esperantisto

Tjerk BOERSMA (naskiĝis la 7-an de decembro 1908 en Idaarderadeel, mortis la 11-an de oktobro 1992) estis nederlanda esperantisto.[1] Li estis fakdelegito pri turismo kaj polico en De Hoeve (Nederlando).

Tjerk Boersma
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1908 (1908-12-07)
Morto 11-an de oktobro 1992 (1992-10-11) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li plenumis dum multaj jaroj i. a. la funkciojn de ĉefdelegito kaj komitatano de UEA; plurajn monatojn en 1975 li estis la unua volontulo en la CO. Estrarano de la landa asocio (LEEN, poste NEA) inter 1963 kaj 1985, li estis ekde 1989 ties honora membro.

En la 1930-aj jaroj li estis Cseh-metoda instruisto en Flandrio.


Listo de referencoj redakti

  1. BS Geboorte met Tjerk Boersma (nederlande). Tresoar (1908). Alirita 2018-04-05.