Tjurkologio

scienca studo de turkoj, Turkio, aŭ turka lingvo

Tjurkologio estas la scienco de la lingvoj, literaturo, historio, religioj kaj la spirita kaj materia kulturo de la tjurkaj popoloj dum la pasinteco kaj nuntempo. Ene de la scienco, la fako turkologio okupiĝas pri la samaj kulturaj fenomenoj ekskluzive rilate al la turka lingvo. La migrado de multaj turkaj laboristoj al ŝtatoj de centra Eŭropo dum la lastaj jardekoj tre vastigis la tradician esplororegionon de la scienco en enhavaj kaj geografia dimensio.

La geografia regiono de la tjurkaj popoloj dum la jastaj jardekoj pro migrado ne nur al tiuj landoj de centra Eŭropo tre pliampleksiĝis: Origine ĝi etendiĝis inter la areo de la nuna Popola Respubliko Ĉinio ĝis sudorienta Eŭropo kaj de la pleja nordo de Rusio ĝis la landoj de Arabio.

La plej fruaj skribaj tekstoj estas el la epoko inter la jaroj 600 kaj 800 de nia erao.

Entute hodiaŭ ekzistas preskaŭ 200 milionoj da anoj de tjurklingvaj naciecoj, popoloj kaj malplimultoj. La diversaj tjurkaj popoloj aliĝis al diversaj religioj - inter la plej gravaj estas Islamo, Kristanismo, Budhismo, Judismo kaj indiĝenaj religioj.

Esploro redakti

Tjurkologoj esploras sian fakon helpe de fontaj tekstoj kaj kulturaj spuroj de la diversaj tjurkaj popoloj. Krome ili traserĉas fontojn de la lingva kaj kultura interŝanĝo kun najbaraj popoloj ekde la 8-a jarcento de nia erao.

Vidu ankaŭ redakti