Tobin-imposto

La Tobin-imposto estas imposto je la internacia devizokomerco, pli precize impostoj de la mallongtempaj spekuladoj pri eksterlandaj valutoj ekz. en interbanka komercado. Tian imposton proponis en 1978 James Tobin (19182002), nobelpremiito pri ekonomiko.

Li volis per tiu metodo obstakli, malgrandigi la financajn spekulojn, kiuj pli ol ĉio alia kaŭzis problemojn al la malgrandaj ekonomiaj sistemoj. La de Tobin elpensita impostpago estis tre eta, ĉ. 0,05 % – 1,00 %, kaj li pensis ŝarĝi per tio ĉiun translandliman montransakcion. Estis proponite uzi la enspezon ekzemple favore al la evoluantaj landoj, malriĉuloj ktp. asignante la monon tra Monda Banko. La ideo mirigis, kaj iĝis tre populara ĉe la kontraŭglobalismaj movadoj kia ATTAC.

La enkondukon malhelpas parte la banka sekreto, aliflanke la fakto, ke nur regiona enkonduko ebligus al la kapitalo translokiĝi al senimpostaj regionoj (impostparadizoj).

Tobin mem en la lastaj jaroj de sia vivo jam kritikis kaj malagnoskis la Tobin-imposton, ĉar kontraŭglobalismaj movadoj uzis lian nomon por siaj celoj. Li elpensis tiun imposton por reguligi la monfluon kaj ne por financi la malriĉajn landojn.

La parlamentoj de Francio kaj Belgio decidis enkonduki la Tobin-imposton, sed la decidoj ekvalidos nur kiam ankaŭ ĉiuj aliaj EU-landoj enkondukos ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti