Toblerone estas marko de ĉokolado, iam svisa, fondita de Theodor Tobler. Ĝi apartenas nun al la grupo Kraft Foods.

Toblerone
registrita marko • food brand vd
Dum 1908 - nekonata/nuntempe
Posedata de Mondelez International vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Reklamo de Toblerone, 1920-aj j.

Priskribo redakti

Ĝi konsistas el ĉokolado en formo de ortaj prismoj kun triangula bazo.

Tiu ĉokolado, produktata en Berne, estas vendata en 122 landoj. Ĝi enhavas ĉokoladon, nugaton, mielon kaj migdalojn.

Sur la kovrilo estas prezentita la Materhorno. La pintoj de tiu dolĉaĵo reprezentas la montaran identecon de Svisio.

 
Toblerone (1932).

Tipoj redakti

  • Laktoĉokolado (flava kartono)
  • Blanka ĉokolado (blanka kartono)
  • Nigra ĉokolado (nigra kartono)
  • Ĉokolado kun enhavo (blua kartono)

Historio redakti

 
Esperanto reklamo por Tobler ĉokolado

La nomo devenas de Tobler kaj de torrone, itala vorto por nougat miela kun migdaloj. Theodor Tobler parolis Esperanton kaj Idon. Kelkaj fruaj reklamoj eldoniĝis Esperante[1] kaj Ide[2].

  • 1867: Jean Tobler malfermis unuan vendejon en Berne.
  • 1899: La postulo estis tiom granda, ke Jean Tobler decidis malfermi propran ĉokoladfabrikon. Kun siaj filoj li kreas la ĉokoladfabrikon Berne, Tobler & Cie.
  • 1908: La ĉokoladistoj Theodor Tobler (filo de Jean) kaj Emil Baumann inventas Toblerone-n.
  • 1969: Aperas nigra Toblerone.
  • 1973: Aperas blanka Toblerone.
  • 1995: Aperas Toblerone-etoj.
  • 1996: Aperas blua Toblerone.
  • 1997: Aperas ĉokoladetoj Toblerone.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti