Todo sobre mi madre

Todo sobre mi madre (trad. Ĉio pri mia patrino) estas hispana filmo de 1999 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar. La ĉefa aktorino estis Cecilia Roth kaj duarange ankaŭ Candela Peña, Antonia San Juan, Penélope Cruz, Marisa Paredes kaj Rosa María Sardá.

Todo sobre mi madre
filmo
Originala titolo Todo sobre mi madre
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo • kataluna lingvo
Kina aperdato 8 apr. 1999, 4 nov. 1999, 19 maj. 1999, 1999
Ĝenro filma dramo, komedia dramo, transgender film
Kameraado Affonso Beato
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Barcelono • Madrido
Loko de rakonto BarcelonoMadrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Penélope Cruz • Cecilia Roth • Marisa Paredes • Candela Peña • Antonia San Juan • Rosa Maria Sardà • Fernando Fernán Gómez • Cayetana Guillén Cuervo • Eloy Azorín • Fernando Guillén Cuervo • Toni Cantó • Fernando Guillén • Manuel Morón • José Luis Torrijo • Carmen Balagué • Patxi Freytez • Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez • Anne Baxter • Bette Davis • Celeste Holm • Fito Páez • Thelma Ritter • Pedro Almodóvar
Produktinta firmao El Deseo 
Renn Productions 
France 2 Cinéma
Honorigoj César Award for Best Foreign Film • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro
IMDb
vdr

La intrigo rilatas kun tiu de la antaŭa filmo de Almodóvar La flor de mi secreto (1995), kiu montras studentojn de medicino okupitaj por konvinki funebrajn familianojn permesi uzadon de organoj por transplantado, fokuse al la patrino de junulo mortinta en trafikakcidento. Todo sobre mi madre temas pri komplikaj aferoj kiel Aidoso, samseksemo, religio kaj ekzistadismo.

La filmo estis komerca kaj kritika sukceso je internacia nivelo, ricevante la Akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo. Krome, ĝi estis premiita ankaŭ en la Ora Globo kaj en la Premioj BAFTA al la Plej Bona Filmo en Neangla Lingvo kaj Plej Bona Reĝisorado (Almodóvar). La filmo ricevis ankaŭ ses Goja-premiojn, inklude al Plej Bona Filmo, Plej Bona Reĝisoro (Almodóvar), Plej Bona Aktorino (Roth). Cecilia Roth ricevis premion en la kategorio de Plej Bona Aktorino en la Eŭropaj Kinpremioj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo temas pri Manuela, argentina flegistino kiu superrigardas la transplantadon de organoj el donantoj en la Hospitalo Ramón y Cajal de Madrido. Ŝi estas fraŭla patrino de Esteban, junulo kiu deziras iĝi verkisto. En la 17a naskiĝtatgo de Esteban, estas surveturita de aŭto pro kio mortas, kiam li sekvis aktorinon Huma Rojo por ricevi aŭtografon post ludado en teatraĵo Un tranvía llamado deseo, en kiu Rojo ludas la rolon de Blanche DuBois. Manuela interkonsentas kun kolegoj, ke la koro de ŝia filo estus transplantita. Sekvinte la koron de sia filo ĝis la ricevinto, Manuela rezignas pri sia laborposteno kaj veturas al Barcelono serĉe de la patro de sia filo, nome Lola, transgenra virino.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Poyato, Pedro. Guía para ver y analizar. "Todo sobre mi madre" de Pedro Almodóvar. ISBN 978-84-7642-741-5 (Nau Llibres).

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Todo sobre mi madre en la hispana Vikipedio.