Tokato (itale "tuŝata") estas peco de klasika muziko por klavarinstrumento, ĝenerale emfazanta la lertecon de la ludanto. Pli malofte la nomo aplikiĝas al verkoj por pluraj instrumentoj (la malfermiĝo de la opero Orfeo de Claudio Monteverdi estas notinda ekzemplo).

La formo unue aperis en la malfrua renesanca periodo. Ĝi originis en norda Italio. Kelkaj eldonaĵoj el la 1590-aj jaroj inkluzivas tokatojn de komponistoj kiel Girolamo Diruta, Adriano Banchieri, Claudio Merulo, Andrea kaj Giovanni GABRIELI, Luzzasco Luzasschi kc. Tio estas klavaraj komponaĵoj, en kiuj unu mano, kaj sekve la alia, ludas virtuozajn rapidaĵojn kaj brilajn kaskadajn tonsinsekvojn kontraŭ akorda akompano en la alia mano. Inter la komponistoj laborantaj en Venecio en tiu tempo estis la juna Hans Leo Hassler, kiu studadis kun la du Gabrieli; li reportis kun si la formon al Germanio. Ĝuste en Germanio ĝi spertis sian plej altan disvolviĝon, kulmine en la verkado de Johann Sebastian Bach post pli ol cent jaroj.

La baroka tokato, komence je Girolamo Frescobaldi, estas pli sekciigita kaj pliigita je longeco, ekstremeco kaj virtuozeco, kompare kun sia renesanca aspekto, kaj atingis kulminon de superabundo egalan al la impona detalo aperanta en la samperioda arkitekturo. Ofte ĝi prezentas rapidajn virtuozaĵojn kaj arpeĝojn alternantajn kun akordaj aŭ fugaj partoj. Iafoje mankas regula pulso, kaj preskaŭ ĉiam estas improviza etoso.

Aliaj barokaj komponistoj de tokatoj en la periodo antaŭ Bach inkluzivas Michelangelo Rossi, Johann Jakob Froberger, Jan Pieterszoon Sweelinck, Alessandro Scarlatti, kaj Dietrich Buxtehude.

La tokatoj de Bach okupas lokon inter la plej famaj ekzemploj de la formo. Liaj tokatoj por orgeno estas brilaj improvizaj komponaĵoj, kaj ilin ofte sekvas sendependa fuga movimento. En tiaj okazoj la tokato estas uzata anstataŭ la kutime pli firma preludo. Liaj tokatoj por klaviceno estas plursekciaj verkoj, kiuj inkluzivas fugan verkadon kiel parton de sia strukturo.

Preter la baroka periodo tokatoj troviĝas malpli ofte; tiel Robert Browning uzis la motivon de tokato de Baldassare Galuppi por elvoki pensojn de homa pasemeco (vidu ligilon). Estas tamen kelkaj notindaj ekzemploj: Robert Schumann kaj Prokofjev ambaŭ verkis tokaton por piano sola, kaj same faris Maurice Ravel kiel parton de Le Tombeau de Couperin. La tokata formo estis tre grava en la franca romantika orgena skolo, kies fundamenton Jacques-Nicolas Lemmens kreis per sia Fanfaro. Tokatoj en tiu ĉi stilo kutime konsistas el rapidaj akordaj sinsekvoj kombinitaj kun potenca melodio (ofte ludata per la pedalo). La plej famaj ekzemploj estas la fermaj movimentoj de la Simfonio n-ro 5 de Charles-Marie Widor kaj la Finalo de la Simfonio n-ro 1 de Louis Vierne.

Eksteraj ligiloj redakti

Angle: