Tiu ĉi artikolo traktas la kirgizian urbon Tokmok (Токмок), foje ankaŭ laŭ la ruslingva traduko nomata Tokmak. Samnoma urbo Tokmak ankaŭ ekzistas en Uzbekio.


Tokmok (kirgize Токмок, Tokmok ("martelo"); ruse Токмак, Tokmak) estas urbo de laŭ la stato de 2008 proksimume 60 600 loĝantoj (laŭ aliaj datumoj "pli ol 58 000 loĝantoj") en la nordo de Kirgizio, oriente de la ŝtata ĉefurbo Biŝkeko. La geografiaj koordinatoj estas 42° 50' norde kaj 75° 17' oriente, kaj la urba alteco 816 metrojn super la marnivelo. Inter la jaro 2004 ĝis aprilo 2006 la urbo estis la administra centro de la provinco Ĉuj de Kirgizio - antaŭe kaj poste la ŝtata ĉefurbo Biŝkeko servis kaj servas kiel administra centro de la provinco, kvankam Biŝkeko mem ne estas parto de la provinca teritorio sed mem konsistigas administran unuon samrangan al provinco. Rekte norde situas la rivero Ĉuj kaj la limo al la najbara ŝtato Kazaĥio.

Tokmok
urbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 722200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 231  (2009) [+]
Loĝdenso 962 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 50′ N, 75° 17′ O (mapo)42.83975.291Koordinatoj: 42° 50′ N, 75° 17′ O (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 55,35 km² (5 535 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Tokmok (Kirgizio)
Tokmok (Kirgizio)
DEC
Tokmok
Tokmok
Situo de Tokmok

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tokmok [+]
vdr

Tokmok estis fondita kiel norda armea posteno de la Ĥanlando de Kokando ĉirkaŭ la jaro 1830. Tridek jarojn pli poste, la rusia imperia armeo konkeris kaj detruis ĝin. La moderna urbo estis fondita en majo 1864 fare de la rusia imperia kolonelo Miĥail Ĉernjajev.

Nuntempe, la urbo Tokmok estas administra unuo en rango de distrikto de la provinco Ĉuj. Kvankam la urbo estas ĉirkaŭata fare de al provinca "distrikto Ĉuj", kies administra centro estas la samnoma vilaĝo Ĉuj, komunumo rekte najbara al Tokmok, la urbo Tokmok ne estas parto de tiu distrikto.

turo Burana

Mezepoka heredaĵo redakti

Malgraŭ sia relative moderna ekesto, Tokmok situas meze de la valo Ĉuj, kiu estis frue loĝata kaj kaj celo de konkeroj respektive konkeroprovoj fare de multaj mezepokaj regnoj. La ruinoj de Ak-Beŝim, la ĉefurbo de la Okcidenta Tjurka Ĥanlando, situas 8 kilometrojn sudokcidente de Tokmok. La ĉina poeto Li Bai, vivinta en la Dinastio Tang, probable estis naskita en la regiono, kaj ankaŭ la ujgurlingva verkisto Jusuf Has Haĝib Balasaguni, aŭtoro de la verko Kutadgu Bilig.

Proksimume 15 kilometrojn sude de Tokmok situas la en la 11-a jarcento konstruita turo Burana, en loko de historia citadelo de kiu nuntempe restas nur kelkaj ruinoj, tomboŝtonoj kaj digoj. Tiuj restaĵoj estas la lastaj spuroj de la antikva urbo Balasagun, fondita de la Sogdianoj kaj pli poste dum iom da tempo la ĉefurbo de la Karaĥanida imperio.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti