Tokod
Tokod estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 4300
- Poŝtkodo: 2531
- Telefonprefikso: 33
Situo redakti
Tokod situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, la Danubo estas proksime, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nyergesújfalu. Dorog kaj Esztergom estas proksime.
Historio redakti
Oni trovis terfortikaĵon el la bronzepoko kaj diversajn objektojn de la romianoj. La komunumo estas menciita unuafoje en 1181, kiun la tataroj en 1242, la turkoj en la 16-a j.c. faris senhoma. En la 19-a j.c. minado de terkarbo kaj kalkoŝtono komenciĝis. En 1892 vitrofabriko ekfunkciis. Tokodaltáró disiĝis kaj sendependiĝis en 1999.
Vidindaĵoj redakti
- baroka romkatolika Preĝejo de Marteno de Tours (Tokod)
- ronda katolika kapelo el la 19-a jarcento