Toll-simila ricevanto

La termino Toll-simila ricevantoToll-tipa ricevanto (angle toll-like receptor, france récepteur de type Toll) estas strukturo de la tielnomata "denaska imuna sistemo" kaj apartenas al grupo de ricevantoj, kiu nomatas "formorekonaj ricevantoj" aŭ angle "pattern recognition receptors" (PRR). Toll-similaj ricevantoj servas por la rekono de patogene asociigitaj molekulaj formoj, angle pathogen associated molecular patterns (PAMPs), do strukturoj, kiuj nur ekzistas sur aŭ en malsanigaj organismoj, kaj sekve de tia rekono la ricevantoj direktigas respondajn aktivigojn de specifaj genoj. Per tio la "antikorpo-genere specifa akirita imuna sistemo" (antigen-specific acquired immune system) estas aktivigata kaj ŝanĝata. Per la Toll-similaj ricevantoj la denaska imuna sistemo povas diferencigi inter ĉeloj de la propra korpo kaj ĉeloj fremdaj.

TLR 1-2 (fragment) heterodimer, Human, Hagfish.

Etimologio redakti

La nomo "Toll-simila ricevanto" aŭ angle "toll-like receptor" aludas al proteino de la muŝo drosophila melanogaster (nigraventra fruktomuŝo), pri kies malkovro la esplorista teamo de la nobelpremiita sciencistino Christiane Nüsslein-Volhard tiom entuziasmis, ke ili nomis ĝin "Toll", laŭ la germanlingva adjektivo "toll" por "bonega" aŭ "entuziasmiga". Toll-similaj ricevantoj konsistas el proteinoj similaj al tiu proteino "Toll". La esperantlingva vorto ne estas tiom entuziasmige eleganta, sed sencas teni la vorteron "Toll", kiu science iĝis rekonilo de la termino kaj uzatas ankaŭ en ekzemple la koncernaj terminoj rusa (Толл-подобные рецепторы), turka (Toll benzeri reseptör) aŭ eĉ ĉina (Toll样受体).

Ricevantaj variaĵoj redakti

Ekde la malkovro de la unua Toll-simila ricevanto meze de la 1990-aj jaroj ĉiujare malkovriĝis novaj variaĵoj de tiaj ricevantoj en homoj kaj bestoj. Toll-similaj ricevantoj troveblas en ĉiuj vertebruloj, do ankaŭ en fiŝoj kaj reptilioj, sed ankaŭ en strukture pli simplaj organismoj, kiel ekzemple en la menciita muŝo drosophila melanogaster, kio supozigas ke temas pri evolue tre malnova sistemo. La plej multaj vertebrulaj specioj havas pli ol dek konatajn specojn de Toll-similaj ricevantoj. La ricevantoj do rekonas diversajn funkciajn erojn de virusoj, bakterioj kaj fungoj, kaj povas ekigi biokemiajn reagoĉenojn en la korpaj ĉeloj, kiuj kaŭzas imunsisteman batalon kontraŭ tiu malsaniga organismo.