Tomášikovo
Tomášikovo, hungare Tallós estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.
- Areo: 21 km²
- Supermara alteco: 118 m
- Loĝantaro: 1570
- Poŝtkodo: 925 04
- Aŭtokodo: GA
- Telefonprefikso: 31
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Malgranda Danubobranĉo, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 10 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1646. En 1910 loĝis tie 1900 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Tallós naskiĝis hungara pentristo Dániel Mihalik.