Tomanivi
Monto Tomanivi (alto je 1 324 m), kiu antaŭe nomiĝis Monto Viktorio, estas la plej alta punkto de insuloj Fiĝio. Ĝi situas sur la ĉefa insulo Viti Levu kaj estas parto de la ĉeno da montoj kiu trairas la insulo de nordo al sudo.
Tomanivi | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
1 324 m | ||
Situo | Fiĝio | ||
Geografia situo | 17° 38′ S, 178° 1′ O (mapo)-17.633055555556178.01666666667Koordinatoj: 17° 38′ S, 178° 1′ O (mapo) | ||
| |||
Rimarko | La plej alta monto de Fiĝio | ||
La ĉefaj riveroj de la insulo, riveroj Rewa, Navua, Sigatoka kaj Ba, ĉiuj fontas el tiu monto.