Tomaso de Erfurto

germana filozofo

Tomaso de Erfurto (germane: Thomas von Erfurt, latine: Thomas Erfordiensis) vivis ĉ. la jaro 1300 en Erfurto, Germanio, kie li estis ĉefinstruisto kaj lernejestro de la lernejoj ĉe la Severo-kirko kaj la Jakobo-kirko. Li konatiĝis kiel gramatikteoriisto. Pri lia vivo kvazaŭ nenio estas konata; eble li naskiĝis ankaŭ en Erfurto. Ĉar liaj verkoj montras influojn de en Parizo laborantaj filozofoj Radulphus Brito aŭ Siger de Courtrai, eblas ke ankaŭ Tomaso studis en Franclando kaj eble eĉ docentis surloke. La plej malnova komentoj pri tomasaĵoj komenciĝas jam ekde 1324.

Tomaso de Erfurto
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
en Erfurto
Morto 30-an de novembro 1349 (1349-11-30)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉe la lernejo de Sankta Severo, en Erfurto, Tomaso profesoris

La lingvoteorioj de Tomaso redakti

Konata estas Tomaso pro lia okupiĝo pri lingva logiko. Lia verko Tractatus de modis significandi (konata ankaŭ sub la dua titolo Grammatica speculativa) konsideritis ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento verko de Duns Skoto mem. Ĝi estas majstroverko de t.n. modisma lingvoteorio (latine: "modistae"). Tomaso en ĝi provas montri la reciprokecon inter lingvo, intelekto kaj nelingva realo por ke li havigu al gramatiko sciencan fundamenton. Tomaso verkis ekskluzive en kaj pri la latina lingvo.

Laŭ li, "pars orationis" (=vorto) kiel ero de frazo kaj ano de vortspeco ne estas nur laŭtaĵo (vox) kun certa signifo (significatio); al la signifoj venas ĉiam ankaŭ certaj konektitaj signifoj. Ekzemple ne ekzistas en lingvo vorto kie senpere rilatas al "la blanko": ja oni povas nomi ĝin memstara estantaĵo utiligonte substantivon (la blankeco); aŭ oni nomu ĝin kiel estantan aferon enestantan alie utiligonte adjektivon (blanka). Tiuj ligoj nomiĝas latine modi significandi (nommanieroj). La signifitaĵoj de ĉiuj gramatikaj kategorioj kaj funkcioj estas tiaj "modi significandi"; kaj sur ili baziĝus la tuta gramatiko. Do kategorioj gramaikaj, pli moderne dirite, difinitas post ekkono. Strukturaj difinoj de gramatikaĵoj de Tomaso malakceptatas.

La "modi significandi" de vorto estas kvazaŭ la reprezentantoj de diversaj "modi essendi" (esto-manieroj) en la domeno de eksterlingva realeco. Ili peratas al la lingvo nur pere de la intelekto, pli ekzakte, per denovaj "modi intelligendi" (ekkon-manieroj).

Ene de la disputo pri la universalaĵoj Tomaso poziciigas sin en modestan realismon. Kvankam lingvo difinitas kiel reflekto de eksterlingva realeco (kiu ampleksas ankaŭ la universalaĵojn: alie ne estus abstraktaj terminoj en lingvo), Tomaso altestimas la rolon de la homa intelekto. Nur ĝi donas finfine al la aferoj la nomojn.

Graveco redakti

La de Charles Sanders Peirce (kiu pensas ankoraŭ ke la G.S. skribitis de Dun Skoto, vidu pli supre) fondita semiotiko-skolo kontinuigis la ideojn de Tomaso de Erfurto. Peirce nomis lian skizon de semiotiko, kiu estu la unua parto de logiko,bontrafite "speculative grammar".

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thomas von Erfurt en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Marianus Fernández García: B. Joannis Duns Scoti Doct. Stubtilis O.F.M. Grammatica Speculativae nova editio, cura et studio P. Fr. M. F. Garcia O.F.M., Ad Claras Aquas, Quaracchi 1902.
  • Martin Grabmann: Thomas von Erfurt und die Sprachlogik des mittelalterlichen Aristotelismus. München 1943.
  • D. Gabler: Die semantischen und syntaktischen Funktionen im Tractatus „De modis significandi sive grammatica speculativa“ des Thomas von Erfurt. Bern [u.a.] 1987, ISBN 3-261-03622-2
  • Reinhold F. Glei: Die Grammatica speculativa des Thomas von Erfurt (um 1300). In: W. Ax (Hrsg.): Von Eleganz und Barbarei. Lateinische Grammatik und Stilistik in Renaissance und Barock (= Wolfenbütteler Forschungen. Band 94), 2001, S. 11–27.
  • Martin Heidegger: Die Kategorien- und Bedeutungslehre des Duns Scotus. Mohr, Tübingen 1916. (Heideggers Freiburger Habilitationsschrift über den Traktat des für Duns Scotus gehaltenen Thomas von Erfurt.)
  • Charles S. Peirce: Semiotische Schriften. Band 1, Frankfurt 1986, S. 217n7.

Eksteraj ligiloj redakti