Tomasz Kucharzewski

Tomasz Kucharzewski (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1968 en Częstochowa, mortis la 8-an de marto 2008 en Windsor) – titolita karateisto pri stiloj kjokuŝin kaj ŝidokan, piedbato-boksisto.

La unua luktosporto praktikata de Kucharzewski estis karateo kjokuŝin. Li trejnis ĝin de la 14-a vivjaro. Trifoje gajnis titolon de la ĉampiono de Pollando (1988-1990). En 1991 elmigris al Kanado. Tie li ligiĝis al karateo ŝidokan. Kvinfoje gajnis internacian ĉampionecon de Usono, kaj en 1994 en Japanio iĝis mondĉampiono pri ŝidokan.

Krom karateo li ankaŭ ekzercis bokson (amatora ĉampiono de Ontario), tajan bokson kaj piedbato-bokson. Li estis la unua polo, kiu batalis en K-1 – la plej prestiĝa piedbatoboksa organizaĵo en la mondo. En 2000 gajnis la 2-an lokon en ĉampionado K-1 de Usono, venkante i.a. Glaube Feitosa.

La 8-an de marto 2008 li estis trovita malviva en sia loĝejo. Verŝajne kormalsano estis kaŭzo de lia morto.

Eksteraaj ligiloj redakti