Tomb Raider (fikcia universo)


Tomb Raider (el la angla Tombo-rabatakisto) estas serio de videoludoj, komiksoj kaj filmoj enfokusigante la tutterajn aventurojn de la brita arkeologistino Lara Croft, iela ina versio de Indiana Jones.

Tomb Raider (fikcia universo)
Disvolvo Core Design
Eldoninto Eidos Interactive
Platformo Sega Dreamcast
Ĝenro ago-aventura ludo
vdr

Videoludoj redakti

Oni ekaŭdis pri Tomb Raider en 1996 kiam la unua videoludo aperis. Apartenanta je la ĝenro de agaj ludoj, ĝi ankaŭ entenas karakterizaĵojn de platforma ludo. Oni direktas Lara Croft, seks-alloga kaj sporta aventurino je objektiva vido. La ludo, kiu aperis samtempe sur PK, PlayStation kaj Sega Saturn, riĉigis la disvolvigantojn Core Design kaj eldonantojn Eidos Interactive. Tomb Raider estis cetere unu el la unuaj aventuraj videoludoj kies ĉefa protagonisto estas virino. Kaj ĝi disvastigis tutmonde la famon pri videoludoj. Kaj eĉ nun, kiam laŭ kelkaj, la serio malboniĝas, Tomb Raider restas simbolo de videoludo.

Tomb Raider 1 redakti

Ĝi estis publikigita en 1996 kaj estas la unua epizodo de la serio. Ĝi estas ludebla per PlayStation, Sega Saturn kaj PK.

En la unua epizodo Lara Croft estas ekkontaktata de Jaqueline Natla, riĉa entreprenistino, por serĉi pecon de Scion, antikva artefakto kun granda povo. Ŝi akceptas kaj iras Peruen, sed trovinte la artefakton, Lara estas ataktata de Larson, sendita de Natla mem. Do, ŝi serĉas la aliajn du pecojn de Scion en Grekio kaj Egiptio, sed poste la talismano estas ŝtelita de la soldatoj de Natla, kiu estas unu el la tri gesinjoroj de Atlantido. Ŝi estis superfrostigita de Qualopec kaj Tihocan pro siaj projektoj de destruado, sed poste ŝi liberiĝis. Poste estos ĉaso por haltigi Natla-n en subtera piramido kaj rokamboleska fuĝo, el kiu Lara revenos nur kun malmultaj pecoj de Scion, destruita de ŝi mem por savi la mondon.

Tomb Raider 2 redakti

Tomb Raider 2 estis publikigita en 1997 por PlayStation, PK kaj Mac OS. Ĝi estas la dua epizodo de la sagao.

La ludo disvolviĝas en multaj lokoj: Ĉinio, Italio, sueza kanalo, Tibeto. Inter antikvaj ruinoj, veneciaj kanaloj, subakvaj mergiĝoj kaj monaĥejoj, Lara serĉas mitan ĉinan ponardon, apartenita de antikva imperiestro. Laŭ la legendo, ĝi povas doni senmortecon. Lara havos, kiel malamikon, Bartolo-n, sinkompata mafiano, kiu volas trovi la ponardon antaŭ ol Lara.

Tomb Raider 3 redakti

Tomb Raider 3 estis publikigita en 1998 por PlayStation, PK kaj Mac OS. Ĝi estas la lasta titolo de la sagao havanta numeron post la siglo “Tomb Raider”.

Lara Croft estas serĉanta kvar misterajn artefaktojn.

Antaŭ milionoj da jaroj, meteorŝtono frakasiĝis en Antarkto, tiutempe impeta. La unuaj loĝantaroj tie trovis fekundajn terojn kaj lokiĝis tie por krei floran civilizon. Per la roko de la meteorŝtono ili konstruis kvar artefaktojn, kiuj estis respektataj pro iliaj nenormalaj povoj. Sed katastrofaĵoj eskapigis la popolojn, kiuj iris en la insulojn de Polinezio.

En 1998, la grupo "RX-Tech" faras serĉojn en Antartido. Ĝiaj anoj estas okupitaj por serĉi la meteorŝtonon. Hazarde ili trovas korpon kaj taglibron de ŝipano, apartenita al ŝipanaro de la ŝipo Beagle, la sama de Charles Darwin.

Lara Croft nun estas en Hindio serĉanta unu el la kvar mitaj artefaktoj, sed komence ŝi ne konas la ekzistadon de la alia tri.

Tomb Raider: The Last Revelation redakti

Tomb Raider: The Last Revelation estis publikigita en 1999 por PlayStation, Sega Dreamcast, PK kaj Mac OS.

La ludo havas du pecojn. La unua montras al ludanto kiel uzi la ludon. Ĝi estas lokita tiam, kiam Lara estis ankoraŭ knabino kun sia majstro Werner Von Croy, en tempia komplekso de Angkor Wat en Kamboĝo.

Fakte, en dua peco, la plej grava, Lara Croft, en estanto, troviĝas en Egiptio. Ŝia celo estas rehavi la 'Armaturo-n de Horus, artefakto kiu povas elvoki la bonvoleman dion kapablante forigi la malbelajn povojn de Seth.

Dum siaj vojaĝoj, Lara estos ĝenata de Werner, kiu volas venĝi sin, forlasite de Lara en Angkor Wat. Poste li estos ankaŭ posedata de Seth.

La fino disvolviĝas en Templo de Horus, kie Lara, provante fuĝi el la falanta piramido, renkontas Werner-on, kiu vane provas helpi Lara-n. Fine Lara restas sub la ruboj de la piramido, eble mortinta.

Tomb Raider: Chronicles redakti

Tomb Raider: Chronicles estis publikigita en 2000 por PlayStation, Sega Dreamcast, PK kaj Mac OS X.

Tiu videoludo estas kunmetita el kvar malsamaj aventuroj. Tio okazas ĉar tiuj aventuroj estas la “Kronikoj”, rakontataj de kelkaj amikoj de Lara, kiuj opinias Lara-n sendube mortinta. Samtempe Werner Von Croy estas en Egiptio serĉanta Lara-n, kies li trovas nur dorsosakon, ne kadavron.

Tomb Raider: The Angel of Darkness redakti

Tomb Raider: The Angel of Darkness estis publikigita en 2003 por PlayStation 2, PK kaj Mac OS X.

En The Angel of Darkness Lara Croft estas maljuste akuzita pri hommortigo de Werner Von Croy. Ŝi estas serĉata de la pariza polico, ĉar ŝi estas la ununura suspektato de la hommortigo, pri kiu ŝi memoras nenion. Ŝiaj serĉadoj elkovrigos al ŝi la ekzistadon de sekreta sekto, kiu volas reelvoki la lastan ekzempleron de antikva raso el malicaj bibliaj duondioj: la Nefilimoj. Poste Lara estos helpata de Kurtis, kiu estas filo de antikva gento, kiu de multaj generacioj batalas kontraŭ la Nefilimoj.

The Angel of Darkness malbonigis la famon de la serio, publikigite kiam ĝi estis ankoraŭ finenda.

Tomb Raider: Legend redakti

Tomb Raider: Legend estis publikigita en aprilo de 2006 por PlayStation 2, PlayStation Portable, PK, Xbox kaj Xbox 360.

Pro la fiasko de la antaŭa epizodo, nun Tomb Raider estas produktata de Crystal Dynamics, ne plu de Core Design.

La unuan fojon la historio rakontas originojn de Lara. Ĉi tie Lara devas serĉi kopion de la mistika artefakto, kiu kaŭzis la malaperon de ŝia patrino: la spado de Excalibur. Aliaj personoj malsimpligos la mision de Lara: Amanda (malnova amikino de Lara opiniata mortinta) kaj aliaj malamikoj.

Tomb Raider: Anniversary redakti

Ĝi estis publikigita en 2007. Ĝi estas rearanĝo de la unua epizodo de la sagao Tomb Raider.

Tomb Raider: Underworld redakti

Tomb Raider: Underworld estis publikigita en 2008.

La historio komenciĝas tuj poste la okazintaĵoj de Tomb Raider: Legend, estante ĝia sekvo. La celo de Lara estos svingi la martelon de Thor, dio de fulmoj. Tiu grandega artefakto povas eldestrui monton kaj eĉ mortigi dion. Reaperas Jacqueline Natla kaj ŝia aliancanino Amanda por retrovi la Martelon. Lara Croft en tiu aventuro estas ĉiam akompatanata de Zip kaj Alister.

Tomb Raider redakti

Ĝi estis publikigita en 2013.

Rise of the Tomb Raider redakti

Ĝi estis publikigita en 2015.

Kanona kronologio de la sagao redakti

  • 1977: Aera akcidento en Nepalo
  • 1984: Ekspedicio en Kamboĝon
  • 1984: La nigra islando (3-a retrofulmo de Tomb Raider Chronicles)
  • 1995: La filozofa ŝtono (1-a retrofulmo de Tomb Raider Chronicles)
  • 1996: Tomb Raider 1 / Lara Croft Tomb Raider: Anniversary
  • 1996: Tomb Raider Gold: Unfinished Business
  • 1997: Tomb Raider 2
  • 1997: Tomb Raider 2 Gold
  • 1997: La Industrioj Von Croy (4-a retrofulmo de Tomb Raider Chronicles)
  • 1998: Tomb Raider 3
  • 1998: Tomb Raider 3: The Lost Artifact
  • 1998: La lanco de destino (2-a retrofulmo de Tomb Raider Chronicles)
  • 1999: Tomb Raider: The Times Exclusive Level
  • 1999: Tomb Raider: The Last Revelation
  • 2003: Tomb Raider: The Angel of Darkness
  • 2006: Tomb Raider: Legend
  • 2008: Tomb Raider: Underworld
  • 2013: Tomb Raider
  • 2015: Rise of the Tomb Raider

Porteblaj konzoloj redakti

Filmoj redakti

Post la sukceso de la video- kaj komputilluda serio, Holivudo lerte konkeris la rajtojn. Rolas la usona aktorino Angelina Jolie je Lara Croft.

Eksteraj ligiloj redakti