Tombejo Noraduz (armene: Նորադուզի գերեզմանատուն) estas mezepoka tombejo kun granda nombro da fruaj ĥaĉkaroj situantaj en la vilaĝo de Noraduz, provinco Gegharkunik proksime de Gavar kaj Sevan, 90 km norde deErevano. La tombejo havas la plej grandan aron da ĥaĉkaroj en la Respubliko Armenio. Ĝi estas nuntempe la plej granda pluekzistanta tombejo kie Ĥaĉkaroj staras. La unua estis tiu de Malnova Julfo, en Naĥiĉevano, sed akre detruita laŭ ordonoj de la registaro de Azerbajĝano.

Ĥaĉkaroj de la Tombejo Noraduz
Bildo pri edziĝfesto sur ĥaĉkaro

La plej malnovaj ĥaĉkaroj de la tombejo estis en la frua 10-a jarcento. Dum la revivigado de la ĥaĉkar-tradicio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj multaj ĥaĉkaroj estis konstruitaj sub la regado de la Safavidoj kiam orientaj influoj enmiksiĝis en la armenan arton. Populara popola fabelo ligita la tombejo koncernas la invadadarmeon de Tamerlano. Laŭ rakonto, la vilaĝanoj metis kaskojn kaj glavojn sur la ĥaĉkaroj. Distance la ĥaĉkaroj aspektis kiel armitaj soldatoj aranĝante defendan pozicion kiel rezulto la armeo de Tamerlano foriris.

En alia populara rakonto, en la 19-a jarcento monaĥo nomita Ter Karapet Hovhanesi-Hovakimjan, el monaĥejo proksime de la vilaĝo, kiu gvidis la enterigoservojn de Noraduz; por eviti la du-horan rondiron de la tombejo ĝis la monaĥejo li mem konstruitis malgrandan kapelon en Noraduz. Kiam li estis 90-jaraĝa, li petis al aliaj monaĥoj estis entombigita viva. Liaj lastaj vortoj estis: "mi ne timas morton. mi ŝatus ke ankaŭ vi ne timu ĝin.

La mezepoka tombejo, plenplena de ĥaĉkaroj kaj plurjarcenta kapelo, estas turisma allogaĵo kaj subĉiela muzeo pri mezepoka armena kulturo. Ĝi estas en la kandidatlisto de Armenio por monda heredaĵo de Unesko.