Monda heredaĵo de UNESKO

La Tombo de Askia, en Gao, Malio, estas rigardata, kiel la tombo de Askia Mohammad la 1-a, unu el la plej gravaj imperiestroj de la Imperio Songhai. Ĝi estis konstruita ĉe la fino de la 15-a jarcento kaj estas elektita al Monda heredaĵo de Unesko.

Tombo de Askia
tombo • piramido [+]

Koordinatoj16° 17′ 23″ N, 0° 2′ 40″ U (mapo)16.289722-0.044443999999999Koordinatoj: 16° 17′ 23″ N, 0° 2′ 40″ U (mapo)
Areo0,04 km² (4,24 ha) [+]

Estiĝo1495

Tombo de Askia (Malio)
Tombo de Askia (Malio)
DEC
Tombo de Askia
Tombo de Askia

Map
Tombo de Askia
Vikimedia Komunejo:  Tomb of Askia [+]
vdr

Unesko priskribas la tombon, kiel bonan ekzemplon de la monumentaj adobaj tradicioj de la okcidentafrika Sahelo. La komplekso inkludas la piramidan tombon, du moskeojn, tombejon kaj kunsidejon. Ĝi altas 17 metrojn, tiel ĝi estas la plej granda antaŭ-kolonia arkitektura monumento en la regiono. Ĝi estas la unua ekzemplo de islama arkitektura stilo, kiu poste ĝeneraliĝis en la regiono.

La relative lastatempaj modifoj al la ejo inkludis la grandigon de la moskeaj konstruaĵoj en la 1960-aj jaroj kaj mez-1970-aj jaroj, kaj la konstruado (1999) de muro ĉirkaŭ la ejo. Ĝi ankaŭ estis regule reŝmirigita ĝenerale en sia historio, procezo esenca al la konservado kaj riparo de adobaj strukturoj. Elektro estis aldonita en la fruaj 2000-aj jaroj, ebilagnte uton de plafonaj ventumiloj, lumoj kaj laŭtparolilo sur la pinto.

Askia estas uzata regule kiel moskeo kaj publike posedata kultura centro por la urbo de Gao. La ejo kaj bufra areo ĉirkaŭ ĝi estas protektitaj per kaj naciaj kaj lokaj leĝoj.

Historio redakti

Askia Mohammed estis la unua Askia-imperiestro kaj tre grandigis la Imperion Songhai. Kiel pia islamano, li sentis sin deviga fari sian pilgrimadon al Mekao, el kiu li revenis en 1495. Li kunportis reen la materialojn por fari sian tombon; ĉio el la adobo kaj ligno venis de Mekao. La karavano laŭdire konsistis el "miloj da kameloj". Ĝi estis strukturita kiel domo, kun pluraj ĉambroj kaj trairejoj kaj estis sigelita, kiam Askia Mohammed mortis.

Askia Mohammed estas la sola persono, kiun oni entombigis en la tombon, sed pluraj aliaj Askia-j estas entombigitaj en la korto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti