TomeRaider [TOMrejder], aŭ Tomrejdero, estis teksta foliumilo por datumbazoj per poŝkomputiloj kaj Vindozo. Poŝkomputile, ĝi estis la plej bona foliumilo kiam temas pri dosieregoj kaj rapideco.

Tomrejdero estis propagaĵo kun versioj por Pocket PC (angle), Palm OS (angle), EPOC (angle) kaj Vindozo. Estas multaj bitlibroj en la Tomrejdera formato (la dosiernoma finaĵo estas .tr) senpage troveblaj rete.

Ĝian utilon por Esperanto malgrandigis nekapablo trakti Unikodon (tia kapablo aperis en la versio 3ª, tamen nur por Vindozo kaj Pocket PC). Tial esperantaj bitlibroj plejparte aperis ikskode. Malpli grave, ĝi ne subtenis bildojn (samkiel Unikodo, tio aperis en la versio 3ª por la samaj operaciumoj), sed ĝi subtenis HTML-on.

En aprilo 2003, kelkaj Vikipedioj troveblis en la Tomrejdera formato; tiu formato estis la sola formato bitlibra, kapabla prezenti la tutan anglalingvan Vikipedion (la lasta versio aperis en 2007). Vidu pliajn detalojn ĉe Vikipedio:Elŝuti la Vikipedion.

Eksteraj ligiloj redakti

La ligiloj plejparte malaktualiĝis, kvankam spuro de la produkto ankoraŭ videblas ĉe la firmaa ĉefpaĝo Yadabyte Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)

Eksteraj ligiloj redakti