Grafo Adelardo Tommaso Salvadori Paleotti (30an de septembro, 1835; 9an de oktobro, 1923, Torino) estis itala zoologo kaj ornitologo.

Tommaso Salvadori
Persona informo
Tommaso Salvadori
Naskiĝo 30-an de septembro 1835 (1835-09-30)
en Porto San Giorgio
Morto 9-an de oktobro 1923 (1923-10-09) (88-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Pizo vd
Profesio
Okupo ornitologo • natursciencisto • aristokrato vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salvadori estis naskiĝinta en Porto San Giorgio, filo de grafo Luigi Salvadori kaj Ethel. Li prenis fruan intereson pri birdoj kaj publikigis katalogon de la birdoj de Sardio en 1862. Li poste studis medicinon en Pizo kaj Romo.[1]

Li partoprenis la armean ekspedicion de Garibaldi en Sicilion nome la Ekspedicio de la Milo, funkciante kiel kuracista oficiro.

Li estis helpanto en la Muzeo de Zoologio en 1863, kaj iĝis Vicdirektoro de la Royal Museum of Natural History (Reĝa Muzeo de Naturhistorio) en Torino en 1879. Li estis specialisto pri birdoj de Azio. En 1880, li estis en forpermeso al la Muzeo pri natura historio de Londono por labori pri iliaj katalogoj. La Salvadoria fazano (Lophura inornata) estas nomigita laŭ li kiel ankaŭ la Salvadoria varano, Varanus salvadorii (ankaŭ konata kiel la varano de Salvadori, la Papua varano, aŭ Artelia). Li publikigis ĉirkaŭ 300 artikolojn pri ornitologio.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 WS (1924) Notes and news Arkivigite je 2012-08-05 per la retarkivo Wayback Machine. Auk. 41(2):384-385