Thomas Jacob HILFIGER (la 24-an de marto 1951) estas usona modokreanto kaj fondinto de la vestaĵmarko "Tommy Hilfiger".

Tommy Hilfiger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1951 (1951-03-24) (73-jaraĝa)
en Elmira
Ŝtataneco Usono
Alma mater Elmira Free Academy
Familio
Frat(in)o Andy Hilfiger
Edz(in)o Deniz Carolina Erbuğ
Infanoj 4
Okupo
Okupo dezajnisto • mododezajnisto
TTT
Retejo http://tommy.com
vdr

Vivo redakti

Dosiero:T Flag H FC NO.png
Emblemo de la modfirmao Tommy Hilfiger

Hilfiger naskiĝis kaj kreskiĝis en Elmira, Nov-Jorkio, Usono, la dua el naŭ gefratoj. Li kreskis en irlanda-katolika familio [1][2] kaj liaj gepatroj volis ke li estu inĝeniero. Hilfiger ekzamenis Elmira High School kaj anstataŭe de kompletigo de siaj akademiaj studoj en la aĝo de 18 li komencis labori en podetala komerco, li vojaĝis al Novjorko por aĉeti ĝinzon kaj sonorilpantalonojn kiujn li vendis en lokaj butikoj en Elmira. Hilfiger poste malfermis sian propran butikon nomitan "The People's Place (La Popola Loko)" en Elmira, la butiko estis populara renkontejo por la junularo en Elmira ĉar ekzistis vivaj diskĵokeaj stprezentoj, kaj foje ĉeestus pli da homoj amuzuminte ol homoj butikuminte. 7 jarojn poste la butiko estis fermita pro bankroto kaj la konstruaĵo estis disfaligita por konstrui glacihokean halon anstataŭe.

En 1985 Hilfiger fondis "Tommy Hilfiger Industries" (kun la subteno de Morgani Group) kiu iĝis publika en 1992 kun la prezento de la lia kolekto por viroj. Ĝis 2004, la firmao havis 5,400 dungitojn. Hilfiger ricevis la titolon de "Porvira Vestaĵa Dezajnisto de la Jaro" en 1995 de la Fashion Society of Amerika. Ekde tiam, la kompanio fariĝis tutmonda moda marko, emfazante la kvaliton de la ŝtofoj kaj vestaĵoj, samtempe emfazante la malgrandajn detalojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti