Tomsko

(Alidirektita el Tomsk)

Tomsko (ruse Томск) estas urbo en Rusio, la ĉefurbo de Tomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tomj (Томь), 60 kilometrojn de ĝia enfluejo en riveron Obj (Обь), kaj sur bordoj de la rivero Uŝajka (Ушайка) (enfluaĵo de ka rivero Tomj).

Tomsko
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 634000–634999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 572 740  (2017) [+]
Loĝdenso 1 944 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo)56.48861111111184.952222222222Koordinatoj: 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 294,6 km² (29 460 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Tomsko (Tomska provinco)
Tomsko (Tomska provinco)
DEC
Tomsko
Tomsko
Situo de Tomsko
Tomsko (Rusio)
Tomsko (Rusio)
DEC
Tomsko
Tomsko
Situo de Tomsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tomsk [+]
vdr
Tri-rubla monero de 2004

En la jaro 1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn.

En 2005 la urbo havis 512,6 mil loĝantojn kaj estis la 34-e plej granda urbo de Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 69401.

La urbo estis fondita en 1604.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1782.

La interurba telefona kodo estas 3822; la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2020).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en la jaro 2005).

La urbo antaŭe havis la nomon "Tomskij ostrog" (ruse Томский острог, do Tomska fortikaĵo).

Klimato redakti

La klimato estas severa, kontinenta. Mezuma temperaturo estas −1,3 °C. La plej malalta temperaturo estis registrita en januaro 1969: −55 °C.

Edukado redakti

 
Tomska Ŝtata Universitato

Tomska Ŝtata Universitato, fondita en 1878, estis la unua en Siberio. Ekde tiam en Tomsk aperis ankaŭ aliaj superaj lernejoj. En 2003 pli ol 83 mil tomskanoj (ĉirkaŭ kvinono de la urbanoj!) estis studentoj.

Ligna arkitekturo redakti

En Tomsk konserviĝis multaj specimenoj de ligna arkitekturo (en la strato Sovetskaja ekzemple[1]). Bedaŭrinde, la lignaj konstruaĵoj de jaro al jaro iĝas malpli multaj.

Sporto redakti

Tomsko havas bonan tradicion en volejbalo, basketbalo, ŝakoj. En la jaro 2005 la loka piedpilka teamo "Tomj" (Томь) eniris la superan ligon de la rusia ĉampionato.

Gravuloj redakti

Esperanto en Tomsk redakti

La nun funkcianta Tomska Esperanto-Klubo estis fondita en Tomsk la 19an de majo 1979. La unua prezidanto estis Aleksandro Shlafer. La nuna prezidanto, Aleksej Birjulin, estas unu el la 19 fondintoj de la klubo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 76, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6