Tonaleco estas la karaktero de muziko verkita kun hierarkiaj rilatoj de tonaltoj, ritmoj, kaj akordoj al "centro" aŭ toniko. Toniko estas foje uzata sendistinge kun tonalo. La terminon tonalité prunteprenis de Castil-Blaze (1821, François Henri Joseph Blaze) Joseph Fétis en 1840 (Reti, 1958; Judd, 1998; Dahlhaus).

La sep gradoj de diatona gamo redakti

Ĉi-sube aperas la nomojn, kun kiuj ĉiu el la sep gradoj de iu muzika skalo estas difinitaj:

• I (unua grado): toniko

• II (dua grado): supertoniko

• III (tria grado): medianto

• IV (kvara grado): subdominanto

• V (kvina grado): dominanto

• VI (sesa grado): superdominanto aŭ submedianto

• VII (sepa grado): strebotono (en la maĵora diatona gamo) aŭ subtoniko (en la minora diatona gamo).