Toniko (trinkaĵo)

Tonik-akvo aŭ simple toniko estas kinina refreŝiga trinkaĵo kun facila amara gusto.

Toniko pli frue apartenis al baza ekipaĵo de multaj eŭropaj koloniaj armeoj. Tiutempe ĝi entenis pli grandan kininan proporcion kaj la trinkaĵo estis efika protektilo kontraŭ malario. La soldatoj devis ĝin regule trinki. Pro la forta amara gusto, ĝi estis ofte miksata kun ĝino al ĝin-toniko.

Grava produkta firmao de la toniko estas la brita Schweppes.

Toniko en UV-lumo lumetas bluete pro la kinin-enteno.