Tonsistemo estas centra nocio de la muzikteorio, kiu priskribas la ordon de la utiligataj tonoj. Ĝi igas kompareblaj diferencajn muzikkulturojn. Tonsistemo entenas ĉiujn distingatajn tonaltojn de muzikkulturo, ties ordoprincipojn kiel gamoj, deduktado de tonaloj (agordo), funkcio de la individuaj tonoj, signifo kaj etoso de individuaj tonoj kaj gamoj (tonalkaraktero). Ĝi celas nure la tonaltojn, ne aliajn parametrojn kiel sonkoloro, ritmo ktp.. Tonsistemo povas ja estis karakterizaĵo de muzikkulturo, tamen ne ĉiuj muzikkulturoj klare distingiĝas pro siaj tonsistemoj. Tonsistemoj ne estas fiksaj, sed epokalepoke ŝanĝiĝas.

Eco komuna al multaj tonsistemoj estas ekz. la eksento de oktavo, do de la frekvencproporcio 2:1, kiel tuja parenceco kaj pro tio plej elstara strukturero. Depende de la tonsistemo tamen oni subdividas la oktavojn diference.

En la okcidentuma muziko oni subdividas la oktavon en dek du duontonojn, kiuj estas depende de la agordosistemo ekzakte (frekvencproporcio de ) aŭ almenaŭ pli malpli grandaj. Krom la oktavo la kvinto, la frekvencproporcio 3:2 destinas, elire ekde Pitagoro, ĉi tiun muzikkulturon. La origine „pura“ kvinto suferis en Eŭropo dumpase de la epokoj variajn temperadojn, por finfine adapti la dek du kvintojn al la oktavospaco kun dek du tonoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti