Toon HERMANS (naskiĝis en Sittard, Nederlanda Limburgo, la 17-an de decembro 1916 kiel Antoine Gerard Theodore Hermans; mortis en Nieuwegein la 22-an de aprilo 2000) estis fama Nederlanda kabaredisto, kantisto, poeto kaj pentristo.

Toon Hermans
Toon Hermans en 1956
Naskiĝo 17-an de decembro 1916
en Sittard
Morto 22-an de aprilo 2000
en Nieuwegein
Nacieco nederlanda
Sukcesis kiel kabaredisto
Persona informo
Naskonomo Antoine Gerard Theodore Hermans
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantisto • kabaredisto • scenaristo • pentristo • poeto • kantoverkistoverkistofilmreĝisoro
vdr

Kune kun Wim Kan kaj Wim Sonneveld li estas konsiderata unu el la plej grandaj kabaredistoj post la dua mondmilito. Li antaŭ ĉio estis la specialisto de la "malgrandaj aĵoj": movoj, mimo, poeziaĵetoj, vortludoj. Plej populara li iĝis per siaj One man shows (unuhomaj prezentaĵoj), per kiuj li sola dum tuta vespero ĝuigis la publikon en dekoj da teatrejoj en Nederlando kaj Flandrio. En ili li povis senfine humure paroladi kaj paroladi pri la plej simplaj aferoj, ekzemple pri la seĝo sur kiu iam sidis lia fratino, aŭ pri viandobulo kiu dum bankedo pasis antaŭ liaj okuloj. Toon disradiis simplecon, optimismon kaj ĝojon.

Kiam en 1990 mortis lia amata edzino Rietje, li interrompis sian karieron. Tamen en 1993 li revenis al la publiko kaj prezentis siajn plej belajn kantojn pri amo kiel odon al ŝi. En 1996, estanta 80-jaraĝa, la plej maljuna kabaredisto de la malaltaj landoj prezentis al la publiko sian lastan spektaklon, eble la plej belan. Forfalis la skeĉoj kaj la humuro, sed restis neforgeseblaj vesperoj. Sur la scenejo Toon ne plu volis aktori, li volis esti. Lia lasta spektaklo pruvis lian amon por la vivo, por la teatro, por lia publiko.

Komence de 2000 Toon Hermans devis subiri operacion pri la cerbo. Poste li denove revis pri la teatro kaj kun amika pianisto li laboris pri disko. En aprilo 2000 Toon mortis. Nederlando kaj Flandrio funebris. Lia albumo Als de liefde niet bestond (Se amo ne ekzistus) aperis poste en la sama jaro kaj montras denove alian kabarediston kun belegaj kantoj. Lia Adieu aan Carré (Adiaŭ Carré) en tiu disko estas adiaŭo ne nur al lia ŝatata teatrejo Carré en Amsterdamo sed al lia publiko.

Dek unu tutvesperaj spektakloj liaj restas konservitaj kaj estis eldonitaj kiel vidbendoj kaj viddiskoj. Tiel la verkaro de la plej granda klaŭno de la malaltaj landoj restas konservita por la estonta generacio.

De la poezia verko de Toon Hermans preskaŭ ne ekzistas tradukoj en aliaj lingvoj, ĉar ĝi estas plena je vort- kaj son-ludoj, kiuj perdus tro multe dum la tradukado.

Sed Toon Hermans ne nur estis kabaredisto kaj poeto. Li ankaŭ estis artpentristo. Tion li faris pure hobie, kaj li ne intencis per ĝi iri al la publiko. Pro tio li preskaŭ neniam ekspoziciis siajn verkojn. En novembro 2004 pluraj liaj pentraĵoj estis aŭkciataj kaj liveris la sumon de 600 000 eŭroj. Tiu mono iris ĉefparte al la fondaĵo Toon Hermans Huis (La domo de Toon Hermans), organizaĵo fondita de Toon mem kun la celo helpi al personoj kun kancero kaj al ilia familio.

Statuo de Toon Hermans troviĝas en lia naskiĝurbeto Sittard, antaŭ la teatrejo.

Plej famaj kantoj redakti

  • Ballonnetje
  • Mediterrannée
  • 24 rozen
  • Mien waar is m'n feestneus
  • Wat ruist er door het struikgewas
  • Appels op de tafelsprei
  • Sien laat eens zien
  • Lente me

Eksteraj ligiloj redakti