Jean Baptiste "Toots" Thielemans (naskiĝis la 29-an de aprilo 1922 en Bruselo; mortis la 22-an de aŭgusto 2016 en Braine-l'Alleud) estis Belga ĵazomuzikisto. Li ricevis la honortitolon barono.

Toots Thielemans
Naskonomo Jean Baptiste Thielemans
Kromnomo "Toots"
Naskiĝo 29-an de aprilo 1922 (1922-04-29)
en Maroloj, Bruselo
Morto 22-an de aŭgusto 2016 (2016-08-22) (94-jaraĝa)
en Braine-l'Alleud
Deveno Belgio Belgio
Ĝenroj ĵazo
Profesio muzikisto
Instrumentoj akordeono, harmoniko, gitaro
Aktivaj jaroj 1951 - nuntempo
Parencaj
temoj
Toots Mondello, Toots Caramata
Retejo
Signifa instrumento
harmoniko
Persona informo
Naskonomo Jean-Baptiste Frédéric Isidor Thielemans
Aliaj nomoj Toots Thielemanns
Tombo La Hulpe
Lingvoj francanederlandasveda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969)
Okupo
Okupo komponisto • ĵaz-gitaristo • buŝharmonikisto • filmkomponisto • fajfisto • muzikisto • voĉaktoro
TTT
Retejo http://www.tootsthielemans.com/
vdr

Thielemans komencis muziki per akordeono, kiam li estis 3-jaraĝa. Kiam li estis 17-jaraĝa li malkovris la harmonikon; krome li ludas ankaŭ gitaron. Lia kromnomo Toots devenas de la muzikistoj Toots Mondello kaj Toots Caramata. En 1951 li kiel gitaristo partoprenis en orkestro de Bobbejaan Schoepen. En 1952 li elmigris al Usono kaj ekludis en la orkestro de Charlie Parker kaj en la kvinopo de George Shearing.

Dum la dua mondmilito Thielemans estis kaptita de la ĵazo. Nun li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj ĵazistoj. Li kunludis i.a. kun Benny Goodman, Ella Fitzgerald, Quincy Jones, Bill Evans, Jaco Pastorius, Pat Metheny, Billy Joel kaj Paul Simon.

Lia harmoniko ludis gravan rolon en la filmmuziko de la nederlanda filmo Turks Fruit (Turka dolĉaĵo) (1973) kaj en la sveda animacia filmo Dunderklumpen (1974). Lia ludado difinis la atmosferon en la nederlanda televidserio Baantjer kaj en la flandra serio Witse.

Lia harmonika muzikaĵo Bluesette (1962) estas mondfama.

Eksteraj ligiloj redakti