La tordometro estas aparato uzata por mezuri tre malgrandajn fortojn. Fine de la 18-a jarcento, tiu instrumento permesis al Henry Cavendish kaj Charles-Augustin de Coulomb mezuri fortojn inter elektraj ŝargoj, aŭ magnetismon aŭ ankoraŭ graviton.

Skizo de tordometro.
La tordometro de Coulomb (desegno el "Memoraĵoj de la Akademio de Sciencoj", 1784).
La tordometro de Cavendish (ties desegno), 1798.
Detalo montranta brakon (m), grandan globon (W), malgrandan globon (x), kaj la izolantan skatolon (ABCDE).

Tiu tordometro posedas du horizontalajn stangetojn. Unu, fiksa, subtenas du dikajn sferojn, dum la alia, po unu malgranda sfero al ĉiu ekstremo, povas pivoti per la ago de la studataj fortoj. La kono de la angulo inter la du stangetoj permesas kalkuli la intenson de la forto.

Tiamaniere Henry Cavendish kalkulis la terdensecon, de kiu oni povis dedukti la termason.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti