Torespanjo (hispane Torrespaña, populare konata en la hispana kiel el Pirulí) estas turo por komunikaĵoj kiu apartenas al la entrepreno Retevisión kaj ĝi troviĝas en Madrido (Hispanio) en la vojrenkontiĝo de la strato O'Donnell kun la Aŭtoŝoseo M-30. Cetere, Torespanjo estas la nomo de la komplekso de la Centraj Informservejoj de TVE apud la turo. Tiu estas produktataj la televidĵurnaloj kaj informaj programoj de la hispanaj publikaj televidkanaloj La 1, La 2, Televidkanalo 24 Horoj kaj Klano TVE.

Torespanjo
telekomunika turo
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Emilio Fernández Martínez de Velasco vd
Estiĝo 1982
Malfermo 7-a de junio 1982
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situanta sur calle de O'Donnell • Calle del Alcalde Sáinz de Baranda, Madrid
Areo 1945
Situo
Geografia situo 40° 25′ 14″ N, 3° 39′ 51″ U (mapo)40.420512222222-3.6641961111111Koordinatoj: 40° 25′ 14″ N, 3° 39′ 51″ U (mapo)
Torespanjo (Madrido)
Torespanjo (Madrido)
DEC
Torespanjo
Torespanjo
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Torespanjo
Map
Torespanjo
Posedata de Abertis • RTVE • Retevisión vd
vdr
Vido de Torespanjo.

Torespanjo havas 220 metrojn alte (232 metroj kun la anteno). Oni komencis starigi ĝin la 17-a de februaro 1981, kaj finkonstruiĝis post dek tri monatoj. La inaŭgurado okazis la 7-a de junio 1982. Ekde Torespanjo elsendas ok televidkanalojn, dek kvar analogiajn radistaciojn, dek ok ciferecajn radistaciojn kaj dudek televidkanaloj de surtera cifereca televido.