Tormantos [torMANtos] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada ene de la okcidenta triono de la regiono, nome Supra Rioĥo.

Tormantos
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 122  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 3° 4′ U (mapo)42.494166666667-3.0738888888889 [+]
Alto 609 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tormantos (Provinco Rioĥo)
Tormantos (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Tormantos
Tormantos (Hispanio)
Tormantos (Hispanio)
DEC
Situo de Tormantos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tormantos [+]
vdr
La municipa teritorio de Tormantos, en la nordokcidento de la regiono.
Preĝejo de Sankta Stefano.

Geografio redakti

La municipa teritorio limas okcidente kun la Provinco Burgoso kaj oriente kun Leiva. Norde de la urba kerno fluas la rivero Tirón kiu riĉigas fekundajn ebenaĵojn. Fakte, Tormantos estas la unua loĝloko rioĥa kiun trapasas tiu rivero. Preterpasinte ĝin la rivero nutras diglageton kun baraĵo ĉe Leiva.

Historio redakti

La plej frua referenco kiu aludas al Tormantos datas de la 12-a jarcento (1137); estas donacdokumento de Don Blasco Álvarez, lokano de Tormantos, al Santo Domingo de la Calzada, nome de vitejo. En 1146 la reĝo Alfonso la 7-a inkludas Tormantos en la Foruo de Cerezo, vilaĝo kiu sendependiĝos dum la regado de Karolo la 3-a.

Alia donacdokumento kie aperas Tormantoj estas de 1269, en kiu Don Simón Roiz donis al sia edzino Sanĉa Alfonso, filino de la reĝo de Leono, kiom li posedis "en Tormantos y en todos sus términos" (en Tormantoj kaj ĝis teritorio).

Ĝis la 12-a jarcento, la franca vojo de la Jakoba Vojo iris tra tiu zono, koincide kun la romia ŝoseo. Poste ĝi devojiĝis tra Santo Domingo de la Calzada al sia aktuala itinero.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni descendis el preskaŭ 700 loĝantoj el 1940 ĝis nunaj 116.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, la lageto kaj restaĵoj de palaco, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti