La Toronto Zoo estas zoo lokita en la Distrikto Scarborough de Toronto, Ontario, Kanado. Ĝi malfermiĝis la 15an de aŭgusto 1974 laŭ la nomo Metropolitan Toronto Zoo kaj estas posedaĵo de la Urbo de Toronto; la vorto 'Metropolitan' eliris el la nomo kiam la urboj de la Municipo de Metropolita Toronto estis kunigitaj por formi la nunan Urbon de Toronto. La zoo situas ĉe la Rivero Rouge.

Toronta Zoo
bestoĝardeno [+]

LandoKanado
Koordinatoj43° 49′ 13″ N, 79° 10′ 58″ U (mapo)43.820277777778-79.182777777778Koordinatoj: 43° 49′ 13″ N, 79° 10′ 58″ U (mapo)

Toronta Zoo (Ontario)
Toronta Zoo (Ontario)
DEC
Toronta Zoo
Toronta Zoo

Toronta Zoo (Kanado)
Toronta Zoo (Kanado)
DEC
Toronta Zoo
Toronta Zoo
Map
Toronta Zoo

Vikimedia Komunejo:  Toronto Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĉefa Enirejo de la Toronta Zoo

Ĝi enhavas 287 hektarojn, kaj pro tio la Toronta Zoo estas la tria plej granda zoo en la mundo. Ĝi estas dividita en ses zoogeografiaj regionoj: Hindo-Malaja, Afriko, Ameriko, Aŭstralazio, Eŭrazio kaj Kanado. Kelkaj animaloj estas montrataj subtegmente en tropikaj konstruaĵoj kaj subĉiele en kio estus ties naturaj medioj, kun rigardejoj el diversaj niveloj. Ĝi havas ankaŭ areojn kia la Infana Zoo, Akva Teatro kaj Insulo Splaŝ. La zoo estas fakta hejmo de 16,000 animaloj (inklude senvertebrulojn kaj fiŝojn) reprezentante ĉirkaŭ 491 diversajn speciojn. la Toronta Zoo funkciigas lastatempe la projekton North Zoo Redevelopment, kiu kompletiĝos en kvar fazoj.