Torralba de Oropesa

Torralba de Oropesa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Torralba de Oropesa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45569
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro María del Mar Iglesias Arroyo
Demografio
Loĝantaro 275  (2011)
Loĝdenso 11,96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 56′ N, 5° 9′ U (mapo)39.933333333333-5.1533333333333Koordinatoj: 39° 56′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 396 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torralba de Oropesa (Hispanio)
Torralba de Oropesa (Hispanio)
DEC
Torralba de Oropesa
Torralba de Oropesa
Situo de Torralba de Oropesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralba de Oropesa [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Torralba de Oropesa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Ĝi nomiĝis "Torralba de Abajo" (Blanka turo de Malsupro), ĉar ĝi havas blankan turon tre antikvan kaj ĉar probablas, ke estis du apartaj domaroj, nome Abajo kaj Arriba (supro kaj malsupro). Poste nomiĝis "Torralba de Oropesa" ĉar apartenas al la jurisdikcio de Oropesa.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Torralbeño. La censita populacio en 2011 estis de 275 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,96 loĝ/km².

Situo redakti

Torralba de Oropesa estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 323 m; je 104 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 149 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′0″ N 5°9′12″ Ok.

Ĝi situantas en ebenaĵo de Campo Arañuelo, inter korkokverkoj, anzinoj kaj makiso. La klimato estas kontinenta.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Oni trovis restojn de greka ceramiko, plej probable el romia epoko.

Estis teritorio reĝa ĝis kiam, en 1303, la kastelo de Oropesa estas propraĵo de la infanto Johano, filo de la reĝo Alfonso la 10-a kaj tiele ĉiuj domaroj de la ĉirkaŭoj, kiaj Torralba, pasis al senjorlando de la Infanto. En 1366 pasas la vilaĝo de Oropesa kaj ties domaroj al feŭda senjoro nome García Álvarez de Toledo; integris la senjorlandon, inter aliaj, tiu vilaĝo. Torralba de Oropesa identigas sian historion kun tiu de Oropesa, kiel unu de la domaroj de ties jurisdikcio kaj tiele partoprenis en la profitado komunuma kaj kontribuis al levigo de la impostado de la Campana de Oropesa. En 1642 laŭ ordono de la reĝo Filipo la 4-a oni deklaris la kategorion de "vilaĝo" kun privilegio de sendependo de Oropesa.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 800 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al malpli da 300.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti