Torrance
Torrance estas marborda grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 147 067 loĝantoj sur areo de 53,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 763 loĝantoj/km².
Torrance | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 067 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 763 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 50′ N, 118° 20′ U (mapo)33.8358492-118.3406288Koordinatoj: 33° 50′ N, 118° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 27 m [+] | ||||
Areo | 53,23 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Torrance, California [+] | |||||
Geografio redakti
Torrance situas laŭ marbordo de Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.
Historio redakti
La nuna Torrance origine estis areo de indianoj. En 1784 jam la hispanoj havis la kampojn. En la 1900-aj jaroj Jared Sidney Torrance aĉetis la bienojn. La setlejo nomiĝis Torrance ekde 1912 kaj ĝi iĝis urbeto en 1921. Post la 2-a mondmilito oni komencis produkti aerspacajn konsistaĵojn kaj graviĝis ankaŭ la naftoindustrio.
Ekonomio redakti
Torrance estas hejmoj de grandaj japanaj aŭtoproduktantoj: Toyota, Honda. Menciindas ankaŭ produktado de aerspacaj konsistaĵoj kaj helikopteroj. Rande de la urbego oni rafinas petrolon.
Trafiko redakti
Loĝantoj de Torrance uzas la proksiman flughavenon de Los-Anĝeleso. La urbego havas ligojn voje kaj fervoje al la proksimaj urboj. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.
Klimato redakti
Torrance situas en mediteranea aŭ subtropika klimatozono. La temperaturo averaĝe estas en januaro 13 °C, en julio 21 °C. Jare pluvas po 345 mm. La matenoj de junio estas ofte nebulaj.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Torrance naskiĝis usona-hungara tekvondisto Omar Salim.