Torre de Santa María (Cáceres)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Torre de Santa María (Turo de Sankta Maria) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Torre de Santa María
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10186
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Florentino Carrasco García
Demografio
Loĝantaro 632  (2009)
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 15′ N, 6° 7′ U (mapo)39.2528327-6.114816Koordinatoj: 39° 15′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 490 m [+]
Areo 19,07 km² (1 907 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre de Santa María (Ekstremaduro)
Torre de Santa María (Ekstremaduro)
DEC
Torre de Santa María
Torre de Santa María
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Torre de Santa María (Hispanio)
Torre de Santa María (Hispanio)
DEC
Torre de Santa María
Torre de Santa María
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de Santa María (Cáceres) [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Torregueños. La censita populacio en 2009 estis de 632 loĝantoj.

Situo redakti

Torre de Santa María estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez; je 35 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,07 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, sed la juna laborforto preferas labori en la ŝtonminejoj de la komarko, kiuj estas pli profitodonaj. Inter servoj iom da komerco, gastejado kaj konstruado.

Kulturo redakti

Estas administraj servoj, krom Kulturdomo kiu proponas instruadon kaj organizadon al diversaj sociaj organizoj, inter ili tiuj kiuj prizorgas faman feston de "los tableros", tio estas turoj de ornamaĵoj ĉe kio oni dancas.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Torre de Santa María (Cáceres) inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

727 711 670 669 673 668