Torrecilla de la Jara
Torrecilla de la Jara [torezIja] (Tureto de la Cisto, Cistejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Torrecilla de la Jara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45651 | ||
Retpaĝaro | [www.torrecilladelajara.com] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eloisa González López | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 288 (2011) | ||
Loĝdenso | 4,06 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 42′ N, 4° 46′ U (mapo)39.703055555556-4.7741666666667Koordinatoj: 39° 42′ N, 4° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 648 m [+] | ||
Areo | 71 km² (7 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrecilla de la Jara [+] | |||
Loĝantoj redakti
La loĝanto nomiĝas Torrecillano. La censita populacio en 2011 estis de 288 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,06 loĝ/km². La totala populacio estas de 317 loĝantoj, ĉar la municipo havas submunicipon La Fresneda de la Jara situanta je 11 km, kun populacio de 132 loĝ.
Situo redakti
Torrecilla de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 648 m; je 92 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 71 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′11″ N 4°46′27″ Ok. Trafluas la teritorion la rivero Sangrera.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio redakti
La unuaj setlejoj estus el la epoko de iberoj aŭ keltiberoj korespondaj al la popolo de la vetonoj, kies arkeologiaj restaĵoj aperis kiel du ŝtonaj taŭrskulptaĵoj. La teritorio estis poste loĝata de hispan-romianoj, kies restoj kaj tomboj troviĝis. Estis ankaŭ similaj trovitaĵoj de epoko de visigotoj kaj islamanoj. De tiu lasta epoko povas esti la tureto kiu utilis kiel centro de la nova kristana setlejo, jam post la Reconquista. Fine de la 13a jarcento jam estis malgranda setlejo ĉe la "tureto" kiu nomigas la vilaĝon apartenanta al la urbo de Talavera de la Reina.
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,200 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu pli ol kvaroniĝis al malpli da 300.
Vidindaĵoj redakti
Estas preĝejo kaj ermitejo, krom plia preĝejo kaj plia ermitejo en La Fresneda de la Jara.
Notoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Diputación de Toledo
- Retejo de Torrecilla de la Jara Arkivigite je 2017-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Alia retejo de Torrecilla de la Jara Arkivigite je 2011-10-18 per la retarkivo Wayback Machine